Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2014-aprilo-09 10:58:06

kaŝperanto: Interese, kaj bone, sed mi nur celis paroli pri vere "nepruveblajn" teoriojn. Interesas pensi pri regionoj kiuj kuŝas ekster la videbla universo, kiujn ni neniam povos vidi, kaj ni neniam povos pruvi ke ili ekzistas (sen povo veturi pli rapida ol lumo).
Ni probable ankaŭ neniam vizitos la stelojn, tio ne montras ke ili ne ekzistas. Ni ankaŭ neniam vidis kvarkojn. Mi celas diri ke ne nepras viziti aŭ eĉ vidi aferojn por tamen iom certe konvinkiĝi pri ekzisto, ĉar alitipaj evidentoj ekzistas. Ŝajnas al mi ke estas jam sufiĉe certe ke la universo estas multe pli granda ol la parto kiun ni povas rekte observi. Ni kompreneble ne povos detale diri aferojn pri tiuj nevideblaj partoj, sed la fakto ke ili ekzistas ŝajnas al mi sufiĉe establebla.

kaŝperanto: Tamen, mi ne intencas diri ke tiajn teoriojn/hipotezojn ne gravas aŭ ne interesas, nur nepruveblas. Ideoj kiel la "holografia principo" tre interesas min.
Mi pensas ke ankaŭ por aliaj hipotezoj, kiel ekzemple faden-teorio aŭ holografia principo veras ke ili probable ne tiom rekte konfirmeblas kiel atom-teorio, sed tio ne forprenas ke evidentoj ankaŭ por ili povas ekzisti, kaj ankaŭ ili estas almenaŭ malpruveblaj, kaj ankaŭ ili fariĝos pli kaj pli akcepteblaj se tiaj malkonfirmoj ne sukcesos alveni.

Alivorte, laŭ mi la malsamoj estas precipe gradaj. Nenio vere absolute pruveblas, kaj teorioj nur fariĝas pli kaj pli kredindaj, kiam evidentoj restas koheraj kun ili.

Reen al la supro