Ku rupapuro rw'ibirimwo

la internacia lingvo

ca, kivuye

Ubutumwa 25

ururimi: Esperanto

bildo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 08:17:14

hebda999:Kial vi tiel fanatike atakas la kredon? Ĉu vi kredas ke kredo ne ekzistas?
Ĉar mi opinias, ke kredo estas tre malbona afero. Kaj mi PENSAS, ke bedaŭrinde ĝi ekzistas.

lgg (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 09:01:18

maratonisto:Ekzemple, Irano, Argentinio, Venesuelo, Kubo, Nikaraguo.
Vi opinias ke koncentrado de regado je Esperanto en manoj de triarangaj landoj estos bone por Esperanto?

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 09:35:45

bildo:
hebda999:Kial vi tiel fanatike atakas la kredon? Ĉu vi kredas ke kredo ne ekzistas?
Ĉar mi opinias, ke kredo estas tre malbona afero. Kaj mi PENSAS, ke bedaŭrinde ĝi ekzistas.
Eble vi miksas du diferentajn ideojn:

1. Kredo je Dio
2. Kredo je faktoj

Kial la 2. povas esti aĉa kaj evitinda? Sen ĝi la tuta scienco ne povas ekzisti, ĉar homoj devas kredi, ke ilia menso estas ĝusta kaj ili ĝuste komprenas la mondon.

MallumaKobajo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 10:29:06

hebda999:Eble vi miksas du diferentajn ideojn:

1. Kredo je Dio
2. Kredo je faktoj

Kial la 2. povas esti aĉa kaj evitinda? Sen ĝi la tuta scienco ne povas ekzisti, ĉar homoj devas kredi, ke ilia menso estas ĝusta kaj ili ĝuste komprenas la mondon.
Por mi estas tre malfacile kredi je ion. Mi pensas kaj opinias, ne pli. Kredi ne estas necesa afero.
Mi ne scias ĉu Esperanto estos la ĉefa internacia lingvo, sed mi parolas kaj skribas per ĝi ĉar ĝi ja funkcias.

Amike.

bildo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:14:34

hebda999:

Eble vi miksas du diferentajn ideojn:

1. Kredo je Dio
2. Kredo je faktoj

Kial la 2. povas esti aĉa kaj evitinda? Sen ĝi la tuta scienco ne povas ekzisti, ĉar homoj devas kredi, ke ilia menso estas ĝusta kaj ili ĝuste komprenas la mondon.
Eble vi miksas tri diferencajn nociojn: kredi, pensi kaj scii. Se estas faktoj, oni scias pri ili. Se estas pli malpli ĝusta informo, oni pensas pri ĝi. Sed se estas nur elpensita dogmo, oni povas nur kredi aŭ ne kredi je ĝi.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:36:34

bildo:Eble vi miksas tri diferencajn nociojn: kredi, pensi kaj scii. Se estas faktoj, oni scias pri ili. Se estas pli malpli ĝusta informo, oni pensas pri ĝi. Sed se estas nur elpensita dogmo, oni povas nur kredi aŭ ne kredi je ĝi.
Mi ja rekomendas ke ankaŭ vi mem ankoraŭ iom kontrolu la vortaron pri la signifoj de tiuj vortoj.

bildo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:41:22

miĥil:Mi ja rekomendas ke ankaŭ vi mem ankoraŭ iom kontrolu la vortaron pri la signifoj de tiuj vortoj.
Dankon pro konsilo! rideto.gif Tamen, mi ne estas dogmulo... okulumo.gif

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 18:37:51

bildo:Eble vi miksas tri diferencajn nociojn: kredi, pensi kaj scii. Se estas faktoj, oni scias pri ili. Se estas pli malpli ĝusta informo, oni pensas pri ĝi. Sed se estas nur elpensita dogmo, oni povas nur kredi aŭ ne kredi je ĝi.
Ne, vi ne komprenas. Kio estas la scio? La scio estas kredo je dogmoj. La tuta scienco bazas je dogmoj, je kiuj oni devas kredi. Ekzemple - kio estas magneta kampo? Oni povas ĝin mezuri, oni konas ĝiajn kvalitojn sed neniu scias kio ĝi vere estas kaj kial ĝi ekzistas en tiu ĉi formo kaj ne en iu alia - la magneta kampo estas dogmo por ni. La matematiko ne povas ekzisti sen bazaj aksiomoj - sen io ne pruvata. Ankaŭ ĉiu alia speco de scienco havas siajn aksiomojn sen kiuj ĝi ne ekzistas. Do la tuta nia scio estas bazita je dogmoj, aksiomoj, io nepruvata, kaj vi neigas ilin - tre interesanta vidpunkto, vere. Mi ne vidas pluan sencon daŭrigi la diskuton. Ne tiu ĉi ligo.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 20:27:07

hebda999: La tuta scienco bazas je dogmoj, je kiuj oni devas kredi. Ekzemple - kio estas magneta kampo? Oni povas ĝin mezuri, oni konas ĝiajn kvalitojn sed neniu scias kio ĝi vere estas kaj kial ĝi ekzistas en tiu ĉi formo kaj ne en iu alia - la magneta kampo estas dogmo por ni.
Komplete sensence, kaj ankaŭ vi kontrolu la vortaron pri la signifo de 'dogmo'.

bildo (Kwerekana umwidondoro) 9 Ruhuhuma 2012 04:42:39

hebda999:
bildo:Eble vi miksas tri diferencajn nociojn: kredi, pensi kaj scii. Se estas faktoj, oni scias pri ili. Se estas pli malpli ĝusta informo, oni pensas pri ĝi. Sed se estas nur elpensita dogmo, oni povas nur kredi aŭ ne kredi je ĝi.
Ne, vi ne komprenas. Kio estas la scio? La scio estas kredo je dogmoj. La tuta scienco bazas je dogmoj, je kiuj oni devas kredi. Ekzemple - kio estas magneta kampo? Oni povas ĝin mezuri, oni konas ĝiajn kvalitojn sed neniu scias kio ĝi vere estas kaj kial ĝi ekzistas en tiu ĉi formo kaj ne en iu alia - la magneta kampo estas dogmo por ni. La matematiko ne povas ekzisti sen bazaj aksiomoj - sen io ne pruvata. Ankaŭ ĉiu alia speco de scienco havas siajn aksiomojn sen kiuj ĝi ne ekzistas. Do la tuta nia scio estas bazita je dogmoj, aksiomoj, io nepruvata, kaj vi neigas ilin - tre interesanta vidpunkto, vere. Mi ne vidas pluan sencon daŭrigi la diskuton. Ne tiu ĉi ligo.
Brava! Plena absurdo. Perfekta kredaĵo!!! rido.gif rido.gif rido.gif

Vi ne komprenas la diferencon inter dogmo kaj aksiomo. Dodmoj estas elpensitaj por celoj de elpensantoj, sed aksiomoj devas ne kontraŭdiri praktikon, sperton. Ĉar scienco priskribas la realan mondon, sed ne priservas negocon de kiu ajn, kontraŭe ol dogmoj.

Subira ku ntango