Ku rupapuro rw'ibirimwo

Mi bezonas konsilon..

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

Desmut (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:40:08

Mi havas elkoran problemon, aman problemon.
Mi estas lingvistikisto, aŭ minimume mi lernas kiel esti ĝi. Min oni instruis ke la lingva mensa “programo” ekzistas ja en la plej frua penso de la homo, kaj ke tiu programo helpas homojn lerni la gepatran lingvon (teorio de Ĉomsky), ke la homoj povas lerni eĉ ses tre malsimilajn lingvojn dum la infanaĝo tute senprobleme (ŝajne eĉ pli da), ke la infanoj ju pli frue lernu kelkajn lingvojn, des pli bone ili povos ilin elparoli kaj poste lerni pli facile novajn lingvojn ĉar ilia mensa strukturo jam pretas lerni multon pli ol normalaj unulingvaj homoj.
Tiu estas mia problemo, kaj vi diros “kio? Mi ne komprenis vian problemon” sed jes, ankoraŭ mi ne klarigas ĝin.
Mia koramikino estas tre bela, belpuga kaj grandmama knabino, ankaŭ alloga vizaĝe kaj sufiĉe inteligenta. Ŝi estis lesbo antaŭ ol enamiĝi de mi. Mi ne bezonas pritrakti ŝian historion ĉi tie, sed ja nian rilaton. Ŝin konis min (mi ne certas kiu konis la alian unue) en universitato, mi jam iomete revis pri lingvistiko, sed ankoraŭ mi ne certis ĉu studi literaturon aŭ lingvan sciencon, post kelkaj monatoj da studado mi elektis la plej taŭgan eblecon. Mi parolis al ŝi pri la menso, pri la ideo de mensa interna strukturo faciliga la lernadon de lingvoj, mi rakontis al ŝi pri eksperimentoj kaj interesaj eltrovaĵoj kun infanoj. De tie ŝi ekpensis ke mi nur havus infanon por studi lian lingvan evoluon (jes, “lian”, mi ne volas infaninon, infaninoj estas pli malfacile edukeblaj ol infanoj laŭ mia familia scio). Ni neniam kverelis, mi estas tuta pacifisto, ankaŭ ŝi tre malŝatas kvereli, sed kiam okazis la unua kverelo estis tial ke, laŭ ŝi, mi neniam amus filon pli ol eksperimentan muson. Laŭ ŝi mi nur naskus filon por studi ties konduton kaj lingvan evoluon, liajn erarojn dum plurlingva elparolo, liajn malfacilecojn disigi unu lingvon de la alia, por instrui Esperanton kaj hispanan kaj turkan kaj anglan samtempe, por peti al ŝi instrui al li la japanan kaj francan, por rigardi lian mensan streĉon paroli unulingve kaj por esplori multajn similajn aferojn. Sed mi ja amus mian filon (se mi havus), nur pro la fakto ke ĝi estus de miaj genoj kaj spermoj… proksime rilata problemo estas ke ŝi volas neniam naski filon, eĉ ne adopti aliies filon, nur pro la fakto ke filo enhavas multajn problemojn, elspezadon, kvereladojn, kriadojn, streĉecon, edukecon, malfeliĉecon kaj multajn similajn ecojn kaj adojn. Ŝi eĉ demandis “Kial vi havus filon?” mi ne respondis nur pro kolero, mi rekte iris hejmen kaj dum la promeno mi pensis pri tiudemanda respondo “Nenial, mi ne volas filon nenial, ne por io specifa, mi nur volas filon” La filoj ne havas celon, oni ne serĉas havi filon por plenumi iun ajn specifan celon (krom la patreco). Oni ne volas filon ial, oni nur volas ĝin. Poste, per poŝtelefono, ŝi sendis mesaĝon dirantan “Eble vi povus gravedigi alian inon por havi filon, se vi bezonas filon iam, por mi ne problemas, sed bonvolu ne ami ŝin pli ol min” Tio plie kolerigis...

Desmut (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:41:53

min, kial damne ŝi kuraĝas sendi tiom fian mesaĝon? Mi ne volas edziĝi de ŝi kaj fiki kun alia virino por havi filon, kaj ĉio, mi devas mencii, sub ŝia beno! Damne, mi ne volas havi filon kun alia knabino, mi volas havi filon kun mia edzino, kiu ajn ŝi estu. Laŭ tiu ĉi penslinio, eble ŝi ne amas min tiom kiom mi ŝin, eble ŝi min volas ial, kialon mi ne konas, kaj ne plu indas esplori ĝis scii kialon, eble mi ne ŝatos.
Mi pensas ke baldaŭ mi lasos ŝin, ŝi ne volas filon kaj mi ja, ŝi malamas ankaŭ Esperanton kaj mi amas ĝin, ni estas malsimilaj, ŝi havas tempestan kaj malmoralan familion kaj mi normalan familion kun principoj…ni estas malsimilaj, simple mi jam ne volas resti ĉe ŝi. Eble morgaŭ, post iomlonga ripozo mi pensos male.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 16:57:16

Ekzistas proverbo: Virino neniam scias, kion ŝi volas, tamen ŝi fine atingos tion.
Malgranda bebo (ĉu filo ĉu filino) postulas tiom da zorgado, ke vi tute rezignos pri via teorio de multlingva edukado. Se vi tamen emas pruvi vian teorion, iru al iu infanhejmo kaj konsultu la problemon tie.
Kvankam via amikino estas belaspekta, ne forgesu, ke ekzistas ankaŭ aliaj junulinoj.

Desmut (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 17:33:03

dobri:Ekzistas proverbo: Virino neniam scias, kion ŝi volas, tamen ŝi fine atingos tion.
Malgranda bebo (ĉu filo ĉu filino) postulas tiom da zorgado, ke vi tute rezignos pri via teorio de multlingva edukado. Se vi tamen emas pruvi vian teorion, iru al iu infanhejmo kaj konsultu la problemon tie.
Kvankam via amikino estas belaspekta, ne forgesu, ke ekzistas ankaŭ aliaj junulinoj.
Jes, mi scias, mi eĉ jam komencas revi atingi novan koramikinon...sed mi ne volas malgajo.gif

Mi ankaŭ scias ke mi ne sukcesos instrui tiom da lingvoj al li, sed ja minimume du aŭ tri.

Se ŝi ne scias kion ŝi volas...eble mi povus plue atendi apud ŝi, sed se je la fino (kaj post kvardek jaroj) ŝi ne scias...mi bedaŭros ne estu lasinta ŝin antaŭ tre longe...tio maltrankviligas min ploro.gif

unpensador (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 18:22:56

Kara amideano:

Mi tre bedaŭras ke mi tute ne povas helpi vin, ĉar pri tia speco de aferoj mi estas plene stulta, "un marmolillo" aŭ "adoquín" kiel oni diras
1. pavimero, pavim-ŝtono
2. Fig. ŝtipo (tonto, idiota): eres un adoquín, vi estas ŝtipo (azeno)
, kaj neniam havis tiajn problemojn escepte ke mi estis samtempe enamiĝita je pluraj virinoj kaj al mi ankaŭ estus tre malfacile elekti nur unu el ili.
Ege helpis al mi tre ĝentila kaj saĝa argentina psikologino kaj ankaŭ senpage. Mi legis ke en Artentinio estas la plej multaj kaj bonegaj psikologoj el la mondo, kaj tio mi kredas.
http://www.psico.org/psicologos/Argentina

Estus pli facile por mi la solvo de matematikaj problemoj, kvankam mi jam preskaŭ tute la matematikoj forgesis (mi estis unue studanto de matematiko (surtute mi multe lernis pri integraloj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Integralo

, http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/f/f...
, sed poste forlasis ĝin kaj ŝanĝis de fakultato kaj iris al tiu de filologio kaj mi estis tre kontenta ke mi faris la bonan elekton.

Mi kredas ke ĉi tie estas ankaŭ foro por ateistoj, kaj ankaŭ estas psikologoj. Mi estis samtempe pri la diskutado de la "Aforismoj de la Yogo" de Patañjali
http://www.yoga-darshana.com/indiceYS.htm

http://www.es.catholic.net/foros/viewtopic.php?f=9...

Uf! Mi laciĝis!

Korajn salutojn

Edu senkulpa.gif

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruhuhuma 2012 18:52:24

unpensador:amideano
rido.gif rideto.gif

Pri la resto de via longa, sed neniodira, mesaĝo: senkulpa.gif

Subira ku ntango