Al la enhavo

Lerni pli multe linvojn!

de goli, 2012-februaro-08

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

MallumaKobajo (Montri la profilon) 2012-februaro-09 14:52:43

Mi tute konsentas kun hebda999.

La japana kulturo allogas min pli ol la ĉina. Temas pri la pasinta kaj la estanta popola kulturo. Mi ne scias la kialon, eble la japanoj vendas sian kulturon pli bone.

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-12 11:51:54

goli:Sed ĉina, kiel mi jam parolis, havas multajn dialetkojn, kiu havas plene diferencajn sonaĵojn, tial problemoj estos tre multaj. Okaze, mi lernus japanan lingvon: japanoj ne havas tian problemon.
La japana kompreneble havas dialektojn, kaj miskompreno okazas ĉefe en parolado inter homoj de aliaj dialektoj, sed la skribmaniero de la dialekto de Tokyo fariĝis normo ŝajne ĉie en Japanio, kaj ĉiuj ŝajne baze povas kompreni ĝin. Cetere malfacile decidi, ĉu la lingvo de Okinaŭa estas dialekto de la japana aŭ tute alia lingvo.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-februaro-12 12:03:04

goli:Nu, mi havas ĉion inversa. Mi ne forgesas nek anglajn vortojn, nek kiel tiaj vortoj estas skribata. Jes, mi scias ke angla havas la plej malfacila skribado, sed ĉia lingvo havas sian malfacilon. Certe, iufoje mi ne povas rememori ian vorton, sed tio fariĝas ankaŭ kiam mi parolas ruse.
Do vi feliĉe apartenas al 1% da homaro.

goli (Montri la profilon) 2012-februaro-12 12:40:10

hebda999, mi estas en la feliĉa angle-parolanta parto de la mondo, ha-ha lango.gif
Nu, mi havas kapablojn je la lingvistiko, speciale, je l' alilandaj lingvoj. Mi konsideras lerni en fakultato de angla ligvoscienco kaj traduko. Eble antaŭ tio lerni en fakultato de franca lingvoscienco kaj traduko (se mi lernos francan ridego.gif). Mi volas labori tradukiston, traduki alialanda-lingvan artan literaturon kaj filmojn. Ĉar se mi havas kapablojn je la lingvoj, mi devas uzi ilin.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-februaro-12 14:32:35

goli:hebda999, mi estas en la feliĉa angle-parolanta parto de la mono, ha-ha lango.gif
Nu, mi havas kapablojn je la lingvistiko, speciale, je l' alilandaj lingvoj. Mi konsideras lerni en fakultato de angla ligvoscienco kaj traduko. Eble antaŭ tio lerni en fakultato de franca lingvoscienco kaj traduko (se mi lernos francan ridego.gif). Mi volas labori tradukiston, traduki alialanda-lingvan artan literaturon kaj filmojn. Ĉar se mi havas kapablojn je la lingvoj, mi devas uzi ilin.
Bone, lernu anglan, francan kaj aliajn. Ne gravas al mi. Se mi ofte uzus la fremdan lingvon, mi povus paroli ĝin bone. Sed ne ĉiuj havas tempon kaj oportunon uzi fremdajn lingvojn ĉiutage. Kaj tiam oni forgesas vortojn - ju pli malfacila la fremda lingvo estas, des pli rapide oni ĝin forgesas - la homa nervosistemo estas tre komplika kreintaĵo. Ĝi devas konstante esti stimulata por memori la uzatan lingvon - tio okazas ĉe la denaska lingvo, sed ne ĉe la fremda. Tial ni kriplas. Eĉ kun la denaska lingvo, se ĝi ne estas uzata por longa tempo, oni ĝin forgesas kaj bezonas kelkajn monatojn por regajni la kapablon de flua parolo.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-februaro-12 21:21:54

Lernu hispanan, la hispana armeo estas la plej potenca, kaj ni preparas ĝin por konkeri la mondon, kaj kiam tio okazos, tiuj kiuj jam scios la hispanan havos avantaĝon.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-februaro-12 21:58:46

Paquillo:Lernu hispanan, la hispana armeo estas la plej potenca, kaj ni preparas ĝin por konkeri la mondon, kaj kiam tio okazos, tiuj kiuj jam scios la hispanan havos avantaĝon.
Poloj ne bezonas lerni la hispanan. Hazardo estas senlingva. Do konkeru la mondon, tiam poloj regajnos ĝin de vi kartludante.

Reen al la supro