Al la enhavo

Kiuj filozofoj, profetoj, guruoj, ktp , povus esti utilaj au vere helpaj por homoj?

de Paquillo, 2012-februaro-10

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-februaro-10 21:51:47

Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp

Tjeri (Montri la profilon) 2012-februaro-11 06:55:57

Mi.

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-11 09:00:44

Paquillo:Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp
Bona komenco estus agnosko de la faktoj. Do mi proponus ke vi komencus per lego de Darwin, aŭ eble pli modernan scienciston. Ankaŭ moderna kosmologio estas bona temo por instrui al oni iom da humileco kaj ĉesi skribi stultaĵojn kiajn
Paquillo:,mi estas HOMO kun majuskloj, mi havas nenion komunan kun tiaj bestaĉo
Sen akcepto de la bazaj faktoj de la vivo ja ne multe senchavas cerbumi pri la detaloj.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-februaro-11 09:40:49

Miĥil,

Mi akceptas ke kelkfoje mi emas al stulteco, tial mi ŝatus trovi ion au iu kio faru min malpli stulta, sed ĝis nun mi nur trovis guruojn, ktp kiuj stultigis min ankorau plu.
Dankon pro viaj konsiloj, mi pensas ke estas utilaj.

Miland (Montri la profilon) 2012-februaro-11 15:39:48

Paquillo:Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp
Jen filmo kun hispanaj subtitoloj, kiu eble interesos vin - ĉar ĝi temas pri vivoj kaj kredoj kiuj proviĝis en mortiga koncentrejo de Nazia Germanio dum la dua mondmilito.

Corrie Ten Boom skribis multajn legindaĵojn anglalingvajn, kaj eble kelkaj troviĝas hispanlingve.

Mi menciu ankaŭ la libron de Viktor Frankl, juda travivanto de Nazia koncentrejo, Man's search for meaning ("La ŝercado de la homaro por signifo"). Eble ĝi troviĝas hispanlingve.

Krom tio, eble utilos al vi la libroj de la pasinta papo Johano Paŭlo la 2-a.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-11 16:08:13

Paquillo:Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp
Mi kredas ke preskaŭ ĉiu tradicia religio taŭgas por tio,ĉar tiuj estas fakte sciencoj pri paca komuna kunvivo de diferentaj homoj.

rundvlp (Montri la profilon) 2012-februaro-11 18:08:44

Laŭ mi la solvo estas kiam vi trovas vian "internguruon". Kiam vi sukcesas aŭdi tiun kiun li blovas al via koro. La solvo ne estas ekstere de vi, sed interne.

flipe (Montri la profilon) 2012-februaro-12 05:33:59

Paquillo:Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp
Provu koni laboron de Laozi, Konfuceo, Sun Tzu, Miyamoto Musashi, kaj la libro I Ching, la verkoj de Gandhi kaj Budhao mem, Bushido kaj Hagakure.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-februaro-13 10:11:45

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj, kiam mi havos tempon por studi ilim pli detale mi donos al vi pli konkretajn opiniojn pri ili.

Do, mi pensas ke 99 pro cento de la profetoj, filozofoj, guruoj, ktp. estas falsaj, ili ne estas veraj majstroj, eble trompemuloj, duonfrenezuloj, ktp. kiuj parolas multe sed malmulton vere utilan ili instruas.
Sed mi pensas ke ankau devas ekzisti veraj majstroj kiuj povas doni lumon al la homo, kiuj povas gvidi nin en malmola epoko, kiuj ne mensogas konscie au senkonscie.

Mirigas min ke 500 personoj enniris la fadenon sed neniu defendis la profetojn kaj majstrojn de la grandaj religioj. Neniu defendis kiel verajn majstrojn: Jesuon, Mahomedon, Moseon, ktp,ktp, Ĉu ili ne kredas jam je la profetoj kaj majstroj de iliaj religioj? ĉu religio estas nur kiel aparteni al teamo de futbalo? Ĉu ili amas Jesuon kiel ili povas ami Cristiano-n Ronaldo-n?

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-13 12:47:43

Mi proponas Hans Lindström
Hans Lindström

Reen al la supro