Kwa maudhui

Ĉu vi konas "La Loko"-n

ya pauxleto, 11 Februari 2012

Ujumbe: 1

Lugha: Esperanto

pauxleto (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2012 8:44:45 alasiri

Dum mia esplorado por La Universala Lingvo, unu el la plej mojosaj esperantaj aferoj, kiujn mi trovis estis arta projekto nomata La Loko. Tio estis elpensita de dana/franca artista teamo, Daniel Salomon kaj Olof Olsson. Salomon kaj Olsson ofte kreis spritajn spektaklojn uzante Esperanton por subtile komenti pri globalismo kaj la potenco en la mondo nuntempe. La Loko provis registri esperantan futbalan teamon por la Monda Pokalo, ili malfermis esperantan rapidmanĝan restoracion, filmis sapoperon en Esperanto, kaj okazigis gazetaran konferencon en Tajlando pri Esperanto, inter aliaj "spektakloj".
LEGU PLI

Kurudi juu