Към съдържанието

Kiuj lingvoj estas pli Facilaj por androjdoj, robotoj, ktp?

от Paquillo, 11 февруари 2012

Съобщения: 6

Език: Esperanto

Paquillo (Покажи профила) 11 февруари 2012, 20:50:36

Mi ŝatus scii Kiuj lingvoj estas pli Facilaj por androjdoj, robotoj, bots, ktp? Kiujn ili povas prononci kaj kompreni pli facile? Dankon

hebda999 (Покажи профила) 11 февруари 2012, 23:29:43

Paquillo:Mi ŝatus scii Kiuj lingvoj estas pli Facilaj por androjdoj, robotoj, bots, ktp? Kiujn ili povas prononci kaj kompreni pli facile? Dankon
Kompreno postulas inteligentecon kaj ĝis nun neniu roboto estas inteligenta estaĵo.

Junpe (Покажи профила) 12 февруари 2012, 11:15:31

Remus:Mi pensas ke vi volas scii pri Loĵbanon, mi ne scias ĉu la robotoj povu prononci fluan la lingvon, sed mi pensas ke ĉu oni programas roboton por paroli iun lingvon, ĝi bonprononcu la lingvo, sed por komprenado mi scias ke loĵbano esta unu el la plej bonaj lingvoj por robotoj kaj tiaj aĵoj ĉar la lingvo estas tre logika.

Loĵbano ĉe Vikipedio
La signifoj de la bazaj vortoj de Loĵbano ne ĉiam estas klaraj. En tiu senco Ithkuil eble estas pli preciza, sed ĝi ŝajne ne estas facila por homoj paroli kaj kompreni, kvankam mi ne bone konas ĝin.

Ithkuil ĉe Vikipedio

Koracio (Покажи профила) 13 февруари 2012, 17:29:04

hebda999:
Paquillo:Mi ŝatus scii Kiuj lingvoj estas pli Facilaj por androjdoj, robotoj, bots, ktp? Kiujn ili povas prononci kaj kompreni pli facile? Dankon
Kompreno postulas inteligentecon kaj ĝis nun neniu roboto estas inteligenta estaĵo.
Kaj kiun signifikas intelligencio? Kiun signifikas kompreni?

Vidu: ĉina ĉambro.

http://epo.wikitrans.net/Chinese_room

Paquillo (Покажи профила) 13 февруари 2012, 18:04:50

Do ŝajnas ke la ĉina estas bona lingvo, mi pensas ke loĵbano kaj Ithkuil estas lingvoj mortaj au preskau kaj mi demandis pri homaj vivaj lingvoj.
Nuntempe krom robotoj, artefarita inteligento estas eĉ en niaj poŝaj telefoniloj.
Ĉu viaj komputiloj, telefoniloj, ktp, povas rekoni viajn voĉojn en viaj lingvoj sen eraroj, ĉu vi povas dikti per voĉo anstatau uzi la klavaron por skribi?
Ĉu esperanto kiu havas perfektan fonetikan alfabeton estus pli uzebla por tiu tasko ol aliaj lingvoj?

darkweasel (Покажи профила) 13 февруари 2012, 18:56:02

Paquillo:Ĉu esperanto kiu havas perfektan fonetikan alfabeton estus pli uzebla por tiu tasko ol aliaj lingvoj?
Almenaŭ ne nepre, ĉar la komputil-interna reprezento de la sonoj ne devas egali aŭ eĉ simili al la skribsistemo de la koncerna lingvo.

Обратно нагоре