Al la enhavo

Kian paĝaron la Lernu-estroj pretigas?

de Desmut, 2012-februaro-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-12 17:59:01

Saluton scivolemuloj!

Mi ŝatus demandi, kion novan ni havos en la nova paĝaro de Lernu?

Mi ŝatus scii ĉu eblus havi pli da ludoj, pli bone elfaritaj kaj pli interesaj kiuj ne nur temus pri lingvolernado.

Ankaŭ mi ŝatus scii ĉu ni povos meti pli da fotoj en niaj profiloj kaj komenti pri la fotoj de aliaj Lernuzantoj...marki ilin en fadenoj kaj ĝisdatigi niajn novaĵojn...

Fakte, kion mi volas, estas Fejsbuko aŭ Google+ en Esperanto. Sed mi pensas ke ne estus malbona ideo ĉar per pli bela ŝajno, la homoj kiuj eniras unuafoje ŝatus ĝin plie kaj pli envenos...

Kion vi opinias? Ĉu la nova paĝaro de Lernu.net devus esti plie ŝajna al Fejsbuko aŭ Google+ ol al 90jarcentaj paĝoj?

Sunjo (Montri la profilon) 2012-februaro-12 18:30:29

Ĉu la nova Lernu devus plie ŝajni kiel Fejsbuko resti kiel 90jarcenta paĝo?
malbona demando por "jes aŭ ne" enketo. (ne konsiderante 90jarcenta, vi certe celis ion alian)

Do mi povus respondi per "jes" kaj tamen tute ne samopinii kun vi.

Mi respondas per "ne" ĉar mi kredas ke ekzistas pliaj ebloj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-12 18:34:04

Desmut:90jarcentaj paĝoj?
Kiel vi scias, kiel aspektos paĝoj en la 90a jarcento (= 8901 ĝis 9000)? Ĉu tiam entute ankoraŭ ekzistos la interreto? Ĉu vi vojaĝis tien per tempomaŝino? Aŭ ĉu vi pensas en alia kalendaro ol la gregoria?!

Cetere, mi ne volas ion ajn similan al Facebook. Mi volas sufiĉe tradiciaspektan retforumon.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-12 18:36:08

Sunjo:
malbona demando por "jes aŭ ne" enketo.
Ĉu la aŭto estas verda aŭ blua?Jes!

(© mia instruisto de la franca)

Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-12 18:43:39

Fel lango.gif ambaŭ pravas, mi misfaris la demandon. Mi pardonpetas.
90jardeka...
jes! ne! hohoho

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-12 18:50:18

Desmut:
90jardeka...
La 90a jardeko estas - kvankam apenaŭ iam oni uzas tiun terminon - de 891 ĝis 900. Laŭ mia scio, tiam estis ankoraŭ neniuj retpaĝoj. Nek belaj nek malbelaj.

Ĉu vi celas paĝaron de la (19)90-aj jaroj (aŭ se vi volas, de la 200a jardeko - tiu termino tamen inkluzivas la jaron 2000, sed ne 1990)?

Por via informo: Ni vivas nun en la 3a jarmilo, en la 21a jarcento, en la 202a jardeko kaj en la 2012a jaro post la (nevera) naskiĝo de Kristo.

goli (Montri la profilon) 2012-februaro-12 19:31:46

Nu, mi konsentas kun Desmut, ke 'Lernu' aspektas malnove. Tamen, mi ne volas forigi la forumon. Mi volas novan vidon, novan dezajnon. Kaj eble aldoni novajn povojn: fotoalbumojn por uzantoj de 'Lernu', rettaglibrojn (blogojn, simile de Blogspot) aŭ blogetojn (simile de Twitter), kapablo meti pentraĵojn, filmetojn kaj pentrofilmojn (tra Youtube kaj Vimeo, certe, ne mete film-dosierojn en serviloj de 'Lernu'). Certe, filmojn je esperanto.

Desmut (Montri la profilon) 2012-februaro-13 05:37:34

goli:Nu, mi konsentas kun Desmut, ke 'Lernu' aspektas malnove. Tamen, mi ne volas forigi la forumon. Mi volas novan vidon, novan dezajnon. Kaj eble aldoni novajn povojn: fotoalbumojn por uzantoj de 'Lernu', rettaglibrojn (blogojn, simile de Blogspot) aŭ blogetojn (simile de Twitter), kapablo meti pentraĵojn, filmetojn kaj pentrofilmojn (tra Youtube kaj Vimeo, certe, ne mete film-dosierojn en serviloj de 'Lernu'). Certe, filmojn je esperanto.
Tiu fakte estis mia celita diraĵo, laŭ mi (eble laŭ multaj), Lernu.net aspektas malnova, kaj ĝiaj ebloj estas iom limigitaj. Mi nur volas pli! Estas tio kion ni ĉiam volas, ĉu ne?

Verdire, la plej sukcesaj paĝaroj estas tiuj kiuj pli bone plenumas la dezirojn de la uzantoj...ĉi tie tre grave sukcesas la tujmesaĝilo kaj forumo, sed la aliaj partoj ne tiom (memoru ke tio ĉi estas laŭ mia vido), eble multaj interesintoj forlasis la paĝaron nur pro ĝia ŝajna "nebeleco" aŭ "neallogeco"...

Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-13 06:17:42

darkweasel:Kiel vi scias, kiel aspektos paĝoj en la 90a jarcento (= 8901 ĝis 9000)?
Certe li celis "90aj jaroj" ne jarcentoj...oni ne bezonas ŝajnigi iun kiel estultan homon...vi certe komprenis, ĉu ne? Se ne, la stulta ne estas Desmut, sed vi...

Mi ne volas ofendi vin, estas mia evidenta respondo al evidenta afero.

@Desmut, kvankam mi tre ŝatas na Lernu, mi ankaŭ pensas ke ĝi bezonas pliajn eblecojn trovitajn en aliaj paĝaroj, kiel Facebook kaŭ Google+ kaj aliaj...ĉi tie mankas la ebleco tujmesaĝumi kun enretaj konatuloj, ebleco fari grupa babilado kun komunaj geamikoj...mankas la ebleco doni pli da fotoj por, ekzemple, montri proprajn aranĝojn (ĉu E-ajn ĉu ne, tio ne gravas), havi propran muron kie surmeti novaĵojn...verdire mi tre ŝatus havi Esperantan Facebookon...sed pli bona, ĉar la ĉeestantaj homoj estus pli inteligentaj ol la homoj kiuj ofte kutimas iri en facebookon...

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-13 06:36:20

Mi ne kontraŭas aldonon de Facebook-ecaj funkcioj al lernu!, sed ne anstataŭ, sed aldone al la jam ekzistanta forumo (tiam mi ne estus devigita uzi tiajn aĵojn). La forumo tamen havu kelkajn aldonajn eblojn - vidu por tio la alian fadenon pri la estonteco de lernu!.

Reen al la supro