Ir ao conteúdo

Eksterteranoj trovitaj finfine!

de Desit1, 14 de fevereiro de 2012

Mensagens: 7

Idioma: Esperanto

Desit1 (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 02:08:58

Kion vi farus se oni malkovras planedon kun similaj estaĵoj?

La presa komunikado, elsendita de la NASA kaj Eŭropa Spaca Agentejo, estis iom skua.
La proparolanto anoncis ke, laŭ la informoj ricevitaj de la internacia reto de spacaj kaj teraj teleskopoj, la intermitaj elsendoj de elktromagnetika radiado venantaj el la planedo Kepler 20f kaj ĝiaj ĉiurkaŭaĵoj, trovita 1000 lumjarojn for de la tero, montris unuafoje en la Homara Historio la ekzisteco de inteligenta vivo en alia angulo de la galaksio.
Nuntempe oni ne certas pri la fizika aspekto de ties loĝantoj, ne pri la specifa teĥnologio kiun ili posedas, ankaŭ ne estis eble komuniki kun ili nek ekzistas indicoj ke ili rimarkis nian ekzistecon.

Tia ĉi komunikado enhavas multege da demandoj:
1-Kiu estus la plej taŭga homo por ekkomunikiĝi kun tiu civilizacio?
2-Kia estus la unua kontakto kun ili?
3-Ĉu ili estas tiom evoluitaj kiom ni aŭ eĉ pli?
4-Se okazus interŝanĝo da konoj, kion ili permesus al ni scii, kaj kial aliajn aferojn ne?
5-Kiu estus nia respondo se ni scius ke ili estas kiel la homoj en la Mezepoko, aŭ en la Prahistorio?

Ĉu vi iam aŭskultis pri tiu ĉi eltrovo?

Serĉu pri Kepler20f pere de la reto, mi ne promesos multe, ĉar multaj homoj ne volas ke tio ĉi diskoniĝu.

Desmut (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 02:46:40

1-Kiu estus la plej taŭga homo por ekkomunikiĝi kun tiu civilizacio?
Mi, aŭ alia Esperantisto lango.gif

2-Kia estus la unua kontakto kun ili?
Nokomprenebla kaj post kelkaj jaroj ni povus malkodigi ĝin

3-Ĉu ili estas tiom evoluitaj kiom ni aŭ eĉ pli?
Mi pensas ke pli, ni devas memori ke kiam la dinosaŭroj mortis, tiam rekomencis la vivo en la tera surfaco,do, eble ili havas pli ol 65 milionoj da jaroj avantaĝe...

4-Se okazus interŝanĝo da konoj, kion ili permesus al ni scii, kaj kial aliajn aferojn ne?
Kion jes, tio kion ili sentas ne-danĝera por sia speco, kion ne, tio kion ili sentas kiel ebla minaco en niaj manoj.

5-Kiu estus nia respondo se ni scius ke ili estas kiel la homoj en la Mezepoko, aŭ en la Prahistorio?
Hohoho...se ni povus, ni irus kaj kolonizius la tutan novan planedon...sed, kiel tio ne eblas kaj ties teknologio ne sufiĉas por ricevi niajn mesaĝojn, ni nur rigardus ilin ĝis freneziĝi pro ne havi kontakton kun samgalaksiaj fratoj...

Pri tiu ĉi lasta demando mia...
Ĉu ni, hazarde kaj bonŝance, trovus manieron vojaĝi 1000 lumjarojn sen morti, havus la eblon fari Konfederacion kaj/aŭ (mi ne scias kiun vorton uzi) asocion...unuiĝon, ĉu ni farus ĝin? Ĉu ni estas pretaj kundoni niajn konojn kun aliaj kulturoj por plibonigi ties ekzistecon kaj samtempe plibonigi la nian?

Interretano (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 02:53:25

Desit1:
La proparolanto anoncis ke ... la intermitaj elsendoj de elktromagnetika radiado venantaj el la planedo Kepler 20f kaj ĝiaj ĉiurkaŭaĵoj ... montris unuafoje en la Homara Historio la ekzisteco de inteligenta vivo en alia angulo de la galaksio.
Kie vi legis tion?

En tiu-ĉi artikolo de NASA estas nur skribita, ke unu planedo estas en vivebla regiono de sunsistemo, kaj, ke la ceteraj du planedoj en tiu sunsistemo verŝajne estas nehavantaj likva akvon, kaj estas varmegaj.

Mi trovis neniun artikolon, en kiu estis skribita, ke oni trovis inteligentan vivon.

mihxil (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 04:05:21

Interretano:Mi trovis neniun artikolon, en kiu estis skribita, ke oni trovis inteligentan vivon.
Desit1 supozeble intencis prezenti nur imagan situacion:
Desit1:Kion vi farus se oni malkovras planedon kun similaj estaĵoj?
Desit1: 1-Kiu estus la plej taŭga homo por ekkomunikiĝi kun tiu civilizacio?
Ĉar tiu civililacio do malproksimas 1000 lumjarojn la komunikado marŝus 'iom' malrapide. Ŝajnas al mi evidente ke ne estas necese lasi nur unu homon komponi la mesaĝojn. Mi proponus aron da saĝuloj, kiuj kreus plejeble facile kompreneblan radimesaĝon.

Desit1:2-Kia estus la unua kontakto kun ili?
Tre malfacila kaj malrapida. Estos 2000 jaroj inter ĉiu demando kaj ĝia respondo, kiuj probable sendatu per iaj radisignaloj.

Desit1:3-Ĉu ili estas tiom evoluitaj kiom ni aŭ eĉ pli?
Kiel vi prijuĝus kiomon de evoluado? Se vi supozas ke temas pri civizilacio tiam oni povus supozi ke estas verŝajne ke tiu pli malnovas ol nia, ĉar nia aĝas nur kelk mil jarojn. Aliflanke povas esti ke specioj kiaj nia avaraĝe detruas sin post certa progreso, kaj ke nia fakte jam sufiĉe longe eltenas. En tia okazo ĝi ankaŭ povus esti malpli antaŭa. Sed tiam estas do eĉ pli verŝajna ke tute mankas ĉiu 'civilizo'.

Desmut:Mi pensas ke pli, ni devas memori ke kiam la dinosaŭroj mortis, tiam rekomencis la vivo en la tera surfaco,do, eble ili havas pli ol 65 milionoj da jaroj avantaĝe...
65 milionoj da jaroj estas nur malmulto. Tiu stelo aĝas (laŭ vikipedio) 8,8 miliardojn da jaroj (kvankam kun granda malcerteco), do supozeble ankaŭ ĝiaj planedoj estas miliardojn de jaroj pli aĝaj ol nia kiu aĝas nur 4,5 miliardojn (do 4500 milionojn) da jaroj . Do 65 milionoj da jaroj estas tute ignoreblaj. Cetere estis pli da tiaj amasmortoj, kaj tiu KT-limo de antaŭ 65 megajaroj eĉ ne estis la plej terura. Kaj aldone ne estas tiel ke en tiuj kazoj 'rekomencis la vivo'.

Desit1:4-Se okazus interŝanĝo da konoj, kion ili permesus al ni scii, kaj kial aliajn aferojn ne?
Ne scieblas, kaj mi eĉ ne kuraĝus ion diveni.

Desit1:5-Kiu estus nia respondo se ni scius ke ili estas kiel la homoj en la Mezepoko, aŭ en la Prahistorio?
Mi ne vidas ajnan metodon kun tiaj uloj komuniki je tia ĉi distanco. Sed fakte mi pretus sendi ĉiujn niajn sciojn tien, ĉar scioj estu liberaj, ankaŭ interplanede. Ni vidus ilin kiel ili estis antaŭ mil jaroj, kaj ili ricevus nian mesaĝon nur post mil jaroj. Se ili jam estus en ia 'mezepoko' antaŭ mil jaroj tiam povus esti ke ili intertempe sufiĉe progresus por post 1000 jaroj tamen povi kapti nian mesaĝon...

Desit1:Ĉu vi iam aŭskultis pri tiu ĉi eltrovo?
Pri la Keplera planedtrovado mi certe aŭdis.[/quote]
Desit1:ĉar multaj homoj ne volas ke tio ĉi diskoniĝu.
Vi aŭ frenezas aŭ ŝercas. Ni supozu la duan.

Desit1 (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 04:38:20

Interretano:Kie vi legis tion?

En tiu-ĉi artikolo de NASA estas nur skribita, ke unu planedo estas en vivebla regiono de sunsistemo, kaj, ke la ceteraj du planedoj en tiu sunsistemo verŝajne estas nehavantaj likva akvon, kaj estas varmegaj.

Mi trovis neniun artikolon, en kiu estis skribita, ke oni trovis inteligentan vivon.
En revuo en la hispana, se vi komprenas la hispanan mi sendos al vi ligilon por libere elŝuti ĝin. Estas "Muy interesante" Februara elsendo 2012.

Tie kutime ne venas rubo kaŭ mensogoj, tial mi sentas ĝin kiel fidelan aferon.

Miĥil:
Desit1 :ĉar multaj homoj ne volas ke tio ĉi diskoniĝu.
Vi aŭ frenezas aŭ ŝercas. Ni supozu la duan
Mi ne ŝercas nek frenezas. Mi pensas ke la NASAestroj ne volas diskonigi la konon de "ebla" planedo pro la homara respondo. Estas tiom da demandoj kaj eblecoj ke ili simple ne povus kontroli la popolan opinion. Ekzistus tiuj religiemuloj kiuj diros "Ankaŭ la eksterteranoj estas filoj de Dio!" kaj aliaj kiuj diros "La eksterteranoj mortigos nin ĉiujn!" aliokaze estos tiuj kiuj diros "Se ni lasas nin kunporti de ili, ni atingos pli bonan loĝlokon" kaj "La eksterteranoj sentas nin kiel subuloj kaj al ili ne gravas nia ekzisteco, do niaj plimultoj estas malsaĝaj kaj malriĉaj, do se ni unue ne volas helpi nin, kial ni helpus ilin?" Kaj multaj multaj aliaj...mi vere ne dubas ke homaro neniam havis kontakton kun eksterteranoj, sed ke eksterteranoj jam rigardis nin, tion mi ne certas...

Desit1 (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 04:41:52

miĥil:
Interretano:Mi trovis neniun artikolon, en kiu estis skribita, ke oni trovis inteligentan vivon.
Desit1 supozeble intencis prezenti nur imagan situacion
Jes, plejparte la demandoj estas por koni iajn respondojn por imaga situacio, mi vere ne kredas ke ni kontaktos tiun planedon, eĉ ne post cent jaroj rigardante ĝin...

Desmut (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2012 04:47:06

Interretano:Kie vi legis tion?

En tiu-ĉi artikolo de NASA...
Tiu legaĵo estas iom malnova...estas de novembro la pasintan jaron...

La revuon kiun Desit1 mencias mi foje legas...pri biologio kaj historio ĝi plejfoje pravas, sed pri "Eksterteranoj" mi pensas ke ĝi ĉiam fikcias...

De volta à parte superior