Tartalom

Kion vi opinias pri edziĝo inter samseksuloj?

omid17-tól, 2012. február 14.

Hozzászólások: 26

Nyelv: Esperanto

omid17 (Profil megtekintése) 2012. február 14. 8:36:16

bildo:Mi pensas, ke tio estas homa rajto, sed kial nedisputebla? Pri ĉio oni povas disputi. Mi pensas, ke homoj rajtas fari kion ili volas, se ili ne ĝenas aliajn homojn.
Dankon pro via mesaĝo. Jes oni devas havi la rajton disputi, argumenti pri sia pravo kaj kontesti la tezojn de la kontraŭuloj.

Sed...Se ĝeni aliulojn estas la ĝusta kriterio, do geja edziĝo ja ĝenas iun parton de la loĝantaro, ĉar verŝajne ili pensas ke la ago estas kontraŭ la volo de sia Dio kaj infektas la socion ktp. Kritiko de religio ankaŭ ĝenos multajn...

omid17 (Profil megtekintése) 2012. február 14. 9:12:12

miĥil:Mi supozas ke li celis 'sekso', do fakte ne estis tre bone dirite. Kaj se tiu supozo estus prava, tiam la diro mem ne ŝajnas al mi vera. Estas klare ke por multaj homoj ja gravas la sekso de la uloj en kiujn ili enamiĝas.
Pri uzo de la vorto vi pravas. Estas diferenco inter gramatika genro kaj biologia sekso kaj ĉi tie li volis diri sekson.

Sed pri cetera parto de via komento:

Al mi la frazo signifis ke ni estas homo kaj ni enamiĝas kun aliaj homoj. Ni ne devas tro zorgi pri la sekso de (aliaj) paroj. Estas evidente ke ĉiuj havas malsamajn gustojn kaj elektojn.

Tio ŝajnas vera al mi. Mi esperas ke mi komprenis lin ĝuste...

bildo (Profil megtekintése) 2012. február 14. 10:04:44

omid17: Dankon pro via mesaĝo. Jes oni devas havi la rajton disputi, argumenti pri sia pravo kaj kontesti la tezojn de la kontraŭuloj. Sed...Se ĝeni aliulojn estas la ĝusta kriterio, do geja edziĝo ja ĝenas iun parton de la loĝantaro, ĉar verŝajne ili pensas ke la ago estas kontraŭ la volo de sia Dio kaj infektas la socion ktp.
Kiel tio ĝenas aliulojn? Ĉu gejoj devigas aliulojn fari same kiel ili mem? Ne, male. Tiuj aliuloj volas devigi gejojn fari same kiel ili mem. Estas nome ili, kiuj ĝenas gejojn. Ankaŭ pri Dio: gejoj povas havi alian Dion, aŭ tute ne havi ĝin. Estas malbone, laŭ mi, trudi al aliaj homoj leĝojn de sia Dio.
omid17:Kritiko de religio ankaŭ ĝenos multajn...
Sed "oni devas havi la rajton disputi", ĉu ne? Kaj opinioj povas esti diversaj...Kiu ne volas vidi kritikon, ne rigardu.

darkweasel (Profil megtekintése) 2012. február 14. 10:12:22

miĥil:
darkweasel:Kiel bone estas, ke en la forumo jam ekzistas fadeno pri preskaŭ ĉio. rideto.gif
Se vi volas sugesti ke pro tio ĉi tiu nova fadeno estas superflua, tiam mi volus sugesti ke preskaŭ ĉio ajn kion ni proponus priparoli estas verŝajne jam iam ie priparolita. Estas preskaŭ neeble esti originale.
nu, oni ja povas afiŝi sian propran opinion ankaŭ en tiu malnova fadeno kaj tiel instigi plian diskutadon.

lgg (Profil megtekintése) 2012. február 14. 11:47:18

Sendube kontrau.
Samseksemeco ne estas de plu krimo. Estas justa kaj prava.
Samseksemeco ne estas de plu malsano. Ne estas prava, kaj estas decisio influita per samseksema lobio.
Samseksemeco ne estas normo. Oni ne povas legitimigi ghin.

omid17 (Profil megtekintése) 2012. február 14. 13:25:17

lgg:Sendube kontrau.
Samseksemeco ne estas de plu krimo. Estas justa kaj prava.
Samseksemeco ne estas de plu malsano. Ne estas prava, kaj estas decisio influita per samseksema lobio.
Samseksemeco ne estas normo. Oni ne povas legitimigi ghin.
Ha? shoko.gif

Ĉu vi havas ion ajn por kontribui al la diskuto?

omid17 (Profil megtekintése) 2012. február 14. 13:35:44

bildo:Sed "oni devas havi la rajton disputi", ĉu ne? Kaj opinioj povas esti diversaj...Kiu ne volas vidi kritikon, ne rigardu.
Ĝuste, do "ĝeno" de aliulojn ne povas esti la sola kriterio por juĝi agojn de homoj.

Mi pensas ke ni praktike pensas same pri ĉi tiu afero.

fstphane (Profil megtekintése) 2012. február 14. 14:48:33

Por ĉiuj socioj,la edziĝo havas socian fundamenton.
Necesas:
Viro+Virino=Infano(kaj ne viro+viro aŭ virino+virino)
Do,la praveco(racio)volus ke tio ne estu ebla.Sed la moralo estas unu aĵo,kaj l'amo alia.Mi pensas ke se du samseksaj personoj sin amas,ili ne bezonas edziĝi.
L'amo devus esti super ĉio(la moralo,socia praveco,religio...ktp).

Desmut (Profil megtekintése) 2012. február 14. 15:24:23

Koran dankon, vortista Miĥil. Vi ĉiam trovas la plej etajn erarojn en la aliies mesaĝoj...vi, moŝtulo!

Vissza a tetejére