לתוכן העניינים

Libereco je diro

של Keyman, 15 בפברואר 2012

הודעות: 7

שפה: Esperanto

Keyman (הצגת פרופיל) 15 בפברואר 2012, 09:35:58

Saûdan ĵurnaliston estis arestita pro mesaĝo pri profeto Mohamedo.

En Saûda Arabujo arestis ĵurnaliston Hamza Kaŝgari, akuzita je blasfemo pro mesaĝo pri profeto Mohamedo. Ordo por aresto estis liverita de saûda reĝo Abdulla. Pro insulto de islamo al ĵuranalisto minacos ekzekuto.

Ligiloj:

Ligilo 1
Ligilo 2

Vi povas subteni liberecon kaj subskribi petitiojn ĉi tie
Ligilo 1

Ligilo 2

goli (הצגת פרופיל) 15 בפברואר 2012, 10:30:17

Li devis pensi pli bone, li bonege sciis ĉion. Li sciis, ke li devas esti tre singardema je siaj paroloj pri Moĥamed en l' araba teokratia ŝtato. Li, esence, perturbis la leĝo. Certe, mi domaĝas lin, sed sura lex, sed lex (latine La leĝo estas severa, sed tio estas la leĝo)

bildo (הצגת פרופיל) 15 בפברואר 2012, 11:47:20

Mi subskribis.

mihxil (הצגת פרופיל) 16 בפברואר 2012, 03:21:00

goli:La leĝo estas severa, sed tio estas la leĝo
Tia leĝo atencas la universalajn homajn rajtojn do esence ne povas ekzisti.

fstphane (הצגת פרופיל) 16 בפברואר 2012, 07:00:09

miĥil:
goli:La leĝo estas severa, sed tio estas la leĝo
Tia leĝo atencas la universalajn homajn rajtojn do esence ne povas ekzisti.
Bedaŭrinde,miĥil,la homaj rajtoj ne estas respektata universe.
Pli bone respektendas la leĝoj el tiuj landoj,kie la nescio(malklaro),religia fanatismo ankaraŭ reĝas(regas).

goli (הצגת פרופיל) 16 בפברואר 2012, 11:46:46

miĥil:
goli:La leĝo estas severa, sed tio estas la leĝo
Tia leĝo atencas la universalajn homajn rajtojn do esence ne povas ekzisti.
L' universala deklaracio de homaj rajtoj de UN ne laboras en iuj landoj, kiel jam parolita. La cenzuro - la Granda Ĉina Fajroŝirmilo (The Great Firewall of China) en Ĉinio, totala fermiĝo de Nord-Koreio, teokratio en arabaj landoj ktp.

mihxil (הצגת פרופיל) 16 בפברואר 2012, 17:50:08

goli:L' universala deklaracio de homaj rajtoj de UN ne laboras en iuj landoj, kiel jam parolita.
Jes, mi scias, sed tio ne signifas ke ni trovu tion akceptebla situacio. La nesubskribo de Saŭdi-arabio de la deklaracio estas ankaŭ skandala. Tiu malbono ne signifas ke ni povus aserti ke tiu skandala atenco de libera parolo iel estas justigebla.

לראש הדף