Naar de inhoud

ĉu la statistikoj de vikipedio estas falsaj??

door Paquillo, 15 februari 2012

Berichten: 14

Taal: Esperanto

darkweasel (Profiel tonen) 15 februari 2012 19:30:57

Ondo:
darkweasel:
Estas simile ĉe mi, kvankam estas nur 82 projektoj
Strange, ke vi havas nur 82. Mi neniam iel "elektis" por mi tiom grandan nombron, simple nur kreis unuigitan konton kaj kontribuis nur en tre malmultaj lingvoj.
Kiel mi diris en antaŭa mesaĝo, ŝajne projekto aldoniĝas al tiu listo ĉiam, kiam oni vizitas tiun projekton ensalutinte. Eĉ se oni eble rigardis nur unu paĝon.

Paquillo (Profiel tonen) 16 februari 2012 10:00:07

Dankon pro viaj informoj kaj klarigoj.
Oni diras ke volapuko havas 10 au 20 parolantoj aŭ eble eĉ malpli, sed en la vikipedio estas 49 aktivaj uzantoj de volapuko, se tio estas certa volapuko devas havi milojn da parolantoj. ĉu ne?

Paquillo (Profiel tonen) 16 februari 2012 10:24:40

Volapuko estis forta movado en la 19ª jarcento kiam oni presis multajn librojn, revuoj, lernolibroj, ktp. Sed en 1930 ili reformis la lingvon, do mi pensas ke tiamaniere ili perdis eble 99% el ilia presita literaturo kiu jam ne estus utila.
Se tio estas certa mi pensas ke volapuko perdis multon kun la reformo ĉar la planlingvemuloj volus lerni la lingvon kiu furoris en la 19ª jarcento kaj legi ĝian literaturon. Ne ĝian idon de 1930 kiu mi pensas estas tute ne interesa.
Kion vi opinias?

Matthieu (Profiel tonen) 17 februari 2012 23:19:45

Paquillo:en la vikipedio estas 49 aktivaj uzantoj de volapuko
Mi dubas tion. Tiu nombro verŝajne enkalkulas la robotojn, kiuj aldonas intervikiajn ligilojn.

Terug naar boven