Към съдържанието

ĉu la statistikoj de vikipedio estas falsaj??

от Paquillo, 15 февруари 2012

Съобщения: 14

Език: Esperanto

Paquillo (Покажи профила) 15 февруари 2012, 09:54:33

ĉu la statistikoj de vikipedio estas falsaj?
mi vidis en la statistikoj de vikipedio ke volapuko havas 13.200 uzantoj registritaj, kiuj kreis 118.924 artikolojn, kaj kvankam esis 49 uzantoj aktivaj la lasta monato ŝajnas ke ili ne kreis novajn artikolojn. ĉu tiuj ciferoj estas kredeblaj?
Aŭ, ĉu volapuko estas lingvo multe pli grava ol oni diras kaj estas vera konkuranto por esperanto?
Ankaŭ unu demando pri volapuko: ĉu la presita literaturo de volapuko estas preskaŭ tuta en la antikva versiono de volapuko kaj en la nova reformita volapuko preskaŭ ne ekzistas, krom eble tiu de la vikipedio?

darkweasel (Покажи профила) 15 февруари 2012, 09:56:03

la volapuka vikipedio havas multajn artikolojn kreitajn de robotoj.

goli (Покажи профила) 15 февруари 2012, 10:01:18

Mi volis diri, kion jam darkweasel diris. Mi malsukcesis ridego.gif

Paquillo (Покажи профила) 15 февруари 2012, 10:02:11

darkweasel:la volapuka vikipedio havas multajn artikolojn kreitajn de robotoj.
ĉu la 13.200 uzantoj ankau estas kreitaj de robotoj??

darkweasel (Покажи профила) 15 февруари 2012, 10:13:44

Paquillo:
darkweasel:la volapuka vikipedio havas multajn artikolojn kreitajn de robotoj.
ĉu la 13.200 uzantoj ankau estas kreitaj de robotoj??
ĉiuj vikioj de vikimedio havas unu komunan datumbazon de uzantoj. verŝajne en tiun nombron enkalkuliĝis ĉiuj kun konto, kiuj iam vizitis la volapukan vikipedion.

utku (Покажи профила) 15 февруари 2012, 10:58:22

darkweasel:la volapuka vikipedio havas multajn artikolojn kreitajn de robotoj.
Mi legis kelkajn hazardajn paĝojn. Multaj estis pri urbetoj, kaj ĉiu havis almenaŭ (kaj ĝenerale ne pli ol) unu frazo skribita volapuke, kiun ŝajne verkis ne robotoj.

darkweasel (Покажи профила) 15 февруари 2012, 13:10:40

utku:kaj ĉiu havis almenaŭ (kaj ĝenerale ne pli ol) unu frazo skribita volapuke, kiun ŝajne verkis ne robotoj.
Kiel vi venis al tiu konkludo?

Se mi fojfoje klakas la ligilon al hazarda paĝo, ankaŭ mi ricevas multajn artikolojn pri urbetoj. La unua paragrafo kutime havas la geografian lokon, la dua la surfacon, kaj la tria la nombron da loĝantoj.

Tion povas facile krei roboto scianta tiujn datumojn.

Ondo (Покажи профила) 15 февруари 2012, 18:14:27

Tute certe preskaŭ ĉio en la Volapuka Vikipedio estas robota kreaĵo. Simple vidu la historio-paĝojn de la artikoloj. Preskaŭ ĉion kreis la roboto SmeiraBot de unu brazilano. Estas facile krei tiajn paĝojn ĉar ekzistas grandaj publikaj datumbazoj ekzemple (kiel ĉi-okaze) pri geografiaĵoj. Estas facile krei ŝablonan frazon, kiu diras ion similan al "X estas municipo en Brazilo, en la subŝtato A. Ĝi havas B loĝantojn kaj ĝia areo estas C kvadrataj kilometroj. Ĝi estis fondita en la jaro D ktp." kaj simple preni la nomojn aŭ nombrojn XABCD el iu datumbazo.

Ankaŭ la nombro de uzantoj estas simple fantazia pro tio, ke kontribuanto de Vikipedio povas krei por si t.n. unuigitan konton, kiu validas por ĉiuj Vikipedioj. Ofte Vikipediistoj, precipe esperantistoj, volas kontribui en pluraj lingvoj, kaj tion oni plej facile faras posedante "unuigitan konton", do estas multege da tiaj. Mi ĵus rigardis la donitaĵojn pri mia konto kaj vidis, ke ĝi validas por 156 vikipediaj projektoj. Verŝajne do ankaŭ mi estas unu el tiuj volapukanoj, kvankam mi neniam ion skribis tie.

darkweasel (Покажи профила) 15 февруари 2012, 18:53:28

Ondo:Mi ĵus rigardis la donitaĵojn pri mia konto kaj vidis, ke ĝi validas por 156 vikipediaj projektoj. Verŝajne do ankaŭ mi estas unu el tiuj volapukanoj, kvankam mi neniam ion skribis tie.
Estas simile ĉe mi, kvankam estas nur 82 projektoj - kaj inter ili ja estas vo.wikipedia.org.

Ondo (Покажи профила) 15 февруари 2012, 19:26:42

darkweasel:
Estas simile ĉe mi, kvankam estas nur 82 projektoj
Strange, ke vi havas nur 82. Mi neniam iel "elektis" por mi tiom grandan nombron, simple nur kreis unuigitan konton kaj kontribuis nur en tre malmultaj lingvoj.

Обратно нагоре