去目錄頁

Malgepatraj lingvoj

goli, 2012年2月16日

讯息: 16

语言: Esperanto

goli (显示个人资料) 2012年2月16日下午1:57:29

Multaj esperantistoj, krom sia unua lingvo kaj esperanto, scias aliajn lingvojn.
Mi, ekzample, krom mia unua lingvo — rusa — kaj esperanton, bone parolas anglan kaj provas lerni francan. Kio pri vi?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:46:24

Mi devas lerni la anglan kaj la francan lingvon en la lernejo. Dum lingvokurso (vespere) mi lernis la danan, ĉar mi ofte estis en Danio. Bedaŭrinde mi ne parolas la rusan.

mschmitt (显示个人资料) 2012年2月16日下午4:28:50

Mi estas denaska germano kaj flue parolas la anglan. Mi ankaŭ parolas iomete da la itala, sed prokrastis ĝian lernadon ĝis mi estas pli flua en esperanto. Tial, ĉar ni ŝatas ferii en italio, mia edzino pensas kvazaŭ mi estas freneza. lango.gif

goli (显示个人资料) 2012年2月16日下午4:47:20

ratkaptisto:Bedaŭrinde mi ne parolas la rusan.
Malbezonata! Ni povas kompreni unu l' alian helpe de esperanto okulumo.gif

utku (显示个人资料) 2012年2月16日下午5:53:59

Mi celas lerni almenaŭ unu lingvon el ĉiu ĉefa lingva familio. Mi parolas la turkan denaske kaj iome parolas Esperanton, la anglan, la araban kaj la japanan. Mi studas multajn aliajn lingvojn, ĉefe la persan, la ĉinan, la korean, la hispanan, sed tiujn mi neniel povas paroli sufiĉe.

goli (显示个人资料) 2012年2月16日下午6:04:34

utku, deziras sukceson al vi en tia malfacila afero. Kaj vi povas ellerni rusan, ĉar tio estas la lingvo de slava lingvo familio, kaj rusa estas parolata de 150 miliono de homoj, kiel mi memoras.

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年2月16日下午6:14:37

Mi parolas la hispanan denaske, kaj lernis la anglan en la lernejo. En la universitato mi studis la germanan unu jaron, sed ankaŭ mankas al mi studi la lastan nivelon, sed nuntempe mi ne povas malgajo.gif

utku (显示个人资料) 2012年2月16日下午6:26:34

goli:utku, deziras sukceson al vi en tia malfacila afero. Kaj vi povas ellerni rusan, ĉar tio estas la lingvo de slava lingvo familio, kaj rusa estas parolata de 150 miliono de homoj, kiel mi memoras.
Mi jam havas librojn kaj programojn por lerni la rusan kaj mi studas de tempo al tempo. Pro regionaj kialoj, por mi la rusa estas unu el la plej utilaj lingvoj; sed malfeliĉe, pro la malregulaĵoj, je mi ĝi estas pli malfacila ol ĉiuj lingvoj, kiujn mi listis, eble krom la hinda.

goli (显示个人资料) 2012年2月16日下午6:58:04

Jes, utku, rusa estas vere malfacila. Bonŝanson.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年2月16日下午8:03:56

goli:Multaj esperantistoj, krom sia unua lingvo kaj esperanto, scias aliajn lingvojn.
Mi, ekzample, krom mia unua lingvo — rusa — kaj esperanton, bone parolas anglan kaj provas lerni francan. Kio pri vi?
Vi pravas. Mia denaska lingvo estas la hispana. Krom ĝi, mi ellernis la francan, kiun (mi kredas) mi bone parolas. Ankaŭ mi iomete studis la anglan, sed tiun ĉi lingvon ĉefe mi legis kaj legis dum jaroj, do mi nur kapablas legi ĝin; nenio pri aŭskultado nek parolado.

Amike.

回到上端