Komplikaj lingvoj
od Hyperboreus, 16. februar 2012
Sporočila: 21
Jezik: Esperanto
raffadalbo (Prikaži profil) 03. marec 2012 21:08:01
N-true:Lingvoj vere ne iĝas pli simplaj aŭ malpli simplaj, ili nur ŝanĝiĝas, kiel Kirilo jam prave diris.Mi konsentas kun N-true, Kirilo kaj Ondo.
Ofte, facile aŭ malfacile dependas de la komparo kun la denaska lingvo. Ekzemple, la parolantoj de latinidaj lingvoj ne trovas malfaciladon en akordi adjektivon kaj substantivon (ekzemple: bambino furbo, bambina furba, bambini furbi, bambine furbe).
Verdire, la eŭropaj lingvoj evoluis paralele en saman direkton pri la kazoj: malpli kazoj. Sed la evoluo de la verboj ne estis tiel simpla: la latinidaj lingvoj havas verbajn formojn kiuj ne ekzistis en la latina (ekzemple: kondicionalo); aliaj formoj maloftiĝis, sed ne ĉiam malaperis (ekzemple la subjunktivo).
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)