前往目錄

Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?

貼文者: Paquillo, 2012年2月17日

訊息: 25

語言: Esperanto

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月17日下午1:16:18

antoniomoya:
Paquillo:Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?
Ili estas tro egoistaj kaj tro memfokusitaj por fari ion por la aliaj.

Amike.
Antonio, imagu ke vi povus decidi anstataŭ la povuloj, kion vi farus?

Ĝis

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年2月17日下午1:32:19

Paquillo:Antonio, imagu ke vi povus decidi anstataŭ la povuloj, kion vi farus?
Ĝis
Mi aplikus tuj la principojn instruitajn de Joan Melé dum sia prelego "Spirito kaj mono".
Vidu: http://www.youtube.com/watch?v=6txm08NAkQg

Amike.

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月17日下午2:38:47

Imagu ke ĉiuj ŝtatestroj kunvenas en granda salono por savi la mondon proxima al globa katastrofo. Post kelkaj tagoj ili diras:
ni ne scias kion fari por savi la mondon, kion vi povas konsili al ni, ni faros kion vi diros.
Kion vi konsilus al ili?

Vi povus diri (ekzemple):
1. Esperanto estos la mondlingvo.
Ili diros: ni akceptas, kion pli?
2. ....
3. ...
Ktp

hebda999 (顯示個人資料) 2012年2月17日下午2:42:24

Oni ĉiuj elektu esperanton kiel la sola kaj universala internacia lingvo de homaro. Oni ŝparos dekojn da miliardoj da dolaroj pro la ĉeso de mondinstruado de la angla, germana, franca, hispana, ĉina kaj aliaj lingvoj. La tiumaniere ŝparitan monon oni donu al MI, kaj mi certe savos la mondon (se ne la tutan mondon, tiam mi savos min mem), he he he...

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月17日下午6:47:50

Paquillo:Imagu ke ĉiuj ŝtatestroj kunvenas en granda salono por savi la mondon proxima al globa katastrofo. Post kelkaj tagoj ili diras:
ni ne scias kion fari por savi la mondon, kion vi povas konsili al ni, ni faros kion vi diros.
Kion vi konsilus al ili?

Vi povus diri (ekzemple):
1. Esperanto estos la mondlingvo.
Ili diros: ni akceptas, kion pli?
2. ....
3. ...
Ktp
2.Malbonuloj! detruu la armeojn! soldatoj ne semu kontraupresonajn minojn sed tritikon! faru ion utilan!
-ŝtatestroj: bone, ni akceptas, kion pli?

noto:
mi petas al la raumistoj ke ili ne detruu la fadenon. mi pretendas ke ĉi tio estu serioza.

Altebrilas (顯示個人資料) 2012年2月17日下午11:07:49

Antaŭ ol ordigi solvojn, oni devas ordigi problemojn.

Kio devas okazi por ke vi diru: "Nun la mondo estas savita!" ?

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月19日上午3:43:27

Altebrilas:Antaŭ ol ordigi solvojn, oni devas ordigi problemojn.

Kio devas okazi por ke vi diru: "Nun la mondo estas savita!" ?
Mi pensas ke nun estas la tempo de faroj ne de vortoj.
Se via domo estas brulanta, vi ne komencas teoriadi pri kio devas okazi por ke vi povus diri ke via domo estas savita. Ĉu?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2012年2月19日上午7:55:49

AHahahaha
Povhomoj fari ion? Sed oni nur povas savi kion oni havas, kaj ili havas neniom.
Kiel amiko mia ŝatis diradi:
''Mi estas riĉa, malgraŭ mi ne havas monon''.
okulumo.gif

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月19日下午12:33:37

vidas vandenis:Savi la mondon de kio - ne gravas. Gravas - savi. Unu hispana hidalgo Donkiĥoto jam savadis. Ĉiam estos kaj aliaj savistoj.
Savi la mondo de pereo, de frenezaj militemaj ŝtatestroj, de frenezaj nuklenergiemuloj, ktp
Nun estas la tempo por la kiĥotoj.
Ĉu vi ne vidas ke ni jam ne havas elekton esti kiĥoto aŭ ne? La minacoj estas multegaj, la mondo pereas. La fino de la mondo estas nun antaŭ niaj okuloj.

Paquillo (顯示個人資料) 2012年2月19日下午7:12:52

vidas vandenis:
Paquillo:
vidas vandenis:Savi la mondon de kio - ne gravas. Gravas - savi. Unu hispana hidalgo Donkiĥoto jam savadis. Ĉiam estos kaj aliaj savistoj.
Savi la mondo de pereo, de frenezaj militemaj ŝtatestroj, de frenezaj nuklenergiemuloj, ktp
Nun estas la tempo por la kiĥotoj.
Ĉu vi ne vidas ke ni jam ne havas elekton esti kiĥoto aŭ ne? La minacoj estas multegaj, la mondo pereas. La fino de la mondo estas nun antaŭ niaj okuloj.
Kaj ĝis fino de la mondo restis, ŝajnas, nur ok monatoj. senkulpa.gif
Ne, mi ne kredas tion, nur ok horoj!! Hahaha
Vidu, mi ne povas savi la mondon, mi nur ŝatas debati la temon kiel la povuloj povus fari tion. Ankaŭ mi ŝatas studi la reagojn de la homoj kaj precipe koni viajn proponojn.
Mi kondamnas neniun, ŝtatestrojn elektis ni, k ni havas ankaŭ nian individuan kulpon pro kio okazas.

Kiĥoto

回到上端