ไปยังสารบัญ

Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?

จาก Paquillo, 17 กุมภาพันธ์ 2012

ข้อความ 25

ภาษา: Esperanto

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 09:29:27

Esperanto estas io, sed estus necesaj aliaj aferoj plu por savi la mondon.
Mi vidas ke la kontaminacio de maro, aero k tero, perdo de arbaroj, elĉerpiĝo de rekursoj, kapitalisma kulturo, ktp, kondukos nin al la fino de la mondo eble en ĉi tiu jarcento.
Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?

dombola (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 09:57:26

Paquillo:Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?
Unue vi devas klarigi al ni tion, kion vi komprenas per "povohavaj homoj"! Ĉu riĉulojn?

Se tiel estas, via demando enhavas gravan kaŝitan konceptoeraron, t.e.:"Malriĉuloj nenion povas fari por plibonigi la mondon kaj ili devas tute lasi al povuloj la solvon de la mondproblemoj kaj povas trankvile "lavi siajn manojn"!

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 10:08:56

savi la mondon de kio?

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 10:14:26

dombola:
Paquillo:Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?
Unue vi devas klarigi al ni tion, kion vi komprenas per "povohavaj homoj"! Ĉu riĉulojn?

Se tiel estas, via demando enhavas gravan kaŝitan konceptoeraron, t.e.:"Malriĉuloj nenion povas fari por plibonigi la mondon kaj ili devas tute lasi al povuloj la solvon de la mondproblemoj kaj povas trankvile "lavi siajn manojn"!
Ekzemple, riĉuloj povus decidi ke la tuta mondo parolu esperanton, ni ne.

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 10:19:33

darkweasel:savi la mondon de kio?
Kion vi volas diri?

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 11:48:51

Paquillo:Kion devus fari la povohavaj homoj por savi la mondon?
Ili estas tro egoistaj kaj tro memfokusitaj por fari ion por la aliaj.

Amike.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 12:31:33

Paquillo:
darkweasel:savi la mondon de kio?
Kion vi volas diri?
Mi volas demandi, de kio oni savu la mondon. Ĉu de ekonomia krizo? Ĉu de malsatego? Ĉu de la klimatŝanĝo?

raffadalbo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 12:33:31

Paquillo:Ekzemple, riĉuloj povus decidi ke la tuta mondo parolu esperanton, ni ne.
Kontraŭe okulumo.gif laŭ mi. La riĉuloj ne povus decidi tion; ni ja.

La riĉuloj, por esti riĉuloj, devas vendi al la malriĉuloj, eble erarigi ilin aŭ troprofiti; sed ili ne povas paroli pri ideoj.

La kulturuloj povas ja disvatigi ideojn. La ideoj havas povon en si.
sal.gif

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 13:10:13

darkweasel:
Paquillo:
darkweasel:savi la mondon de kio?
Kion vi volas diri?
Mi volas demandi, de kio oni savu la mondon. Ĉu de ekonomia krizo? Ĉu de malsatego? Ĉu de la klimatŝanĝo?
Mi pensas ke ambau tri estas la samo, k ke ni iras al terura globa katastrofo. Kie estos malsatego, krizo, klimatŝanĝo, kaj eble estos la fino de la mondo kiel ni konas ĝin? Mi ne scias ĉu eble kelkaj homoj survivos k rekomencos el nulo.

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2012, 13:13:28

raffadalbo:
Paquillo:Ekzemple, riĉuloj povus decidi ke la tuta mondo parolu esperanton, ni ne.
Kontraŭe okulumo.gif laŭ mi. La riĉuloj ne povus decidi tion; ni ja.

La riĉuloj, por esti riĉuloj, devas vendi al la malriĉuloj, eble erarigi ilin aŭ troprofiti; sed ili ne povas paroli pri ideoj.

La kulturuloj povas ja disvatigi ideojn. La ideoj havas povon en si.
sal.gif
Se nia mondo estas detruita vi ne povos disvastigi ideojn nek la riĉuloj povos troprofiti.

กลับไปด้านบน