Til innholdet

Nova esperanto skrib- kaj parolmaniero uzante elizio

fra espero7,2012 2 19

Meldinger: 26

Språk: Esperanto

darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 21 06:40:57

antoniomoya:Kiel vi povas vidi, legante ĉiujn mesaĝojn de ĉi tiu kaj aliaj fadenoj, proponoj de ŝanĝoj kaj aliaj belaĵoj nur okazas kun Esperanto. Ĉar la lingvo apartenas al neniu, ĉiu kredas havi la rajton ŝanĝi tion kion li volas.

Kiel alia forumano jam diris, tio mem neniu ekpensus fari kun, ekzemple, la angla, la franca aŭ la hispana. Kial do kun Esperanto?

Amike.
Fakte en Germanujo ekzistas asocio celanta reformi la nombrovortojn de la germana. rido.gif

erinja (Å vise profilen) 2012 2 21 17:32:56

Se persono volas paroli en stranga maniero kiu estas teknike permesita, tiu persono rajtas fari tion.

... kaj aliaj personoj rajtas pensi ke tiu persono estas strangulo.

Parolu kiel vi volas paroli, sed konsciu ke oni povus malbone taksi vian lingvoscion pro viaj elektoj.

fstphane (Å vise profilen) 2012 2 21 19:16:59

legante tiu ĉi fadeno,oni pli bone konprenas kial'Zamenhof'kreis la fundamenton. okulumo.gif

hebda999 (Å vise profilen) 2012 2 21 19:24:33

fstphane:legante tiu ĉi fadeno,oni pli bone konprenas kial'Zamenhof'kreis la fundamenton. okulumo.gif
Ceteraj aferoj estas senmortaj. Tial Esperanto devas havi siajn uzantojn, kiuj ĝin konservas, alie ĝi pereos.

troyshadow (Å vise profilen) 2012 2 21 20:04:02

Mi ofte elizigas la artikolon,ĉar F-o permesas tion kaj uzas "o"-elizion de parolo,se tio plibeligas ĝin,sed laŭmie tio ne povas esti regulo,ĉar E-o estas INTERNACIA LINGVO,do se ĉiu denaskligvana e-isto korektos ĝin laŭ sia denasklingva logiko,ni ricevos multo de 'esperantojn' malfacilkompreneblajn reciproke,tial Vivu la Fundamento ne tuŝebla kuniganta nin ĉiujn!

erinja (Å vise profilen) 2012 2 21 20:17:50

troyshadow:Mi ofte elizigas la artikolon,ĉar F-o permesas tion
Kio estas f-o?

Mia menso pleniĝas je f-vortoj kiujn oni eble ne volus plenskribi.... shoko.gif

Tibake til toppen