Ujumbe: 27
Lugha: Esperanto
espero7 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 9:17:09 asubuhi
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 9:31:42 asubuhi
espero7:bone, hodiaŭ mi prilegis ĉe Wikipedio pri la reformprono "hiismo". Post la legado, mi ĵus devas konfesi ke ĝi ŝajnas tre prudenta solvo al la problema de seksimo en esperanto. Kion vi opinas?Unue: La Esperanta lingvo ne havas tiun problemon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo
Due: Mi jam multe argumentis en la hispana forumo, kontraŭ tiu absurda ideo. Mia plej ŝatata argumento estas ke nur en la intenco estas seksismo, ne en la vortoj ĉar silento ankaŭ povas esti seksista. Ĉu ni ŝanĝu silenton aŭ ĉu ni ŝanĝu edukon por homoj?
Trie kaj pli grave: Esperanto estas lingvo, ne estas projekto kaj nur akceptas ŝanĝojn kiuj venas de evoluo, ne de proponoj.
Ĝis, Novatago.
goli (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 10:21:43 asubuhi
espero7:bone, hodiaŭ mi prilegis ĉe Wikipedio pri la reformprono "hiismo". Post la legado, mi ĵus devas konfesi ke ĝi ŝajnas tre prudenta solvo al la problema de seksimo en esperanto. Kion vi opinas?Mi ripetas: la Fundamento estas tre konservativa kaj tute, totale malŝanĝebla. Rezignaziu tion aŭ inventu vian propran lingvon. Plu, naturaj lingvoj ankaŭ havis tion, kaj tio ne estas problemo: tiel histrorie okazis. Entute, redaktaĵo de lingvo ofte plaĉas neniun kaj ne estas bona.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 11:51:43 asubuhi
espero7:bone, hodiaŭ mi prilegis ĉe Wikipedio pri la reformprono "hiismo". Post la legado, mi ĵus devas konfesi ke ĝi ŝajnas tre prudenta solvo al la problema de seksimo en esperanto. Kion vi opinas?Kia seksismo?? Ĉu Eo estas seksisma nur pro tio ke VI tiel diras. Imagu kiel Eo aspektu ĉu ĝi akceptus ĉiujn stultajn reformproponojn!
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiismo
novatago: Mia plej ŝatata argumento estas ke nur en la intenco estas seksismo, ne en la vortoj ĉar silento ankaŭ povas esti seksista.Mi tute konsentas. Temas nur pri tute neŭtralaj konvencioj en Eo!
Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 12:38:13 alasiri
Estas nelogika, se dudek radikoj havas viran signifon kaj ĉioj aliaj ne havas. Ĉu esceptoj estas bona aŭ ne? Laŭ mi ne.
Mi preferas Iĉismon, sed mi ne insistas je ĝi.
utku (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 12:48:06 alasiri
Ekzemple, supozu, ke en iu turka romano oni diras: "ili havas unu plian frat(in)on sed mi ne vidis li/ŝin". Se la sekso de tiu frat(in)o ne klarigiĝas dum libro, mi uzus ununombran "gefrato" por "frat(in)o" (sciante la malĝuston), kaj "tiun" por "l/ŝin". Mi ne povus uzi "lin", ĉar ĝi eble estas unua libro de romano, kaj en la jam-ne-skribita dua parto, l/ŝia sekso eble evidentiĝos.
Male, oni ne povas rekte traduki "li vidis ŝin", ĉar "li" kaj "ŝi" korespondas kun sama vorto, sed eble dirus en cellingvo "la knabo/viro vidis la knabinon/virinon", laŭ senco.
Ne nur pri sekso, ankaŭ ekzistas lingvoj, nemulte distinganta inter ununombra kaj multenombra. En la japana (aŭ ĉina, persa, turka), oni prefere povas diri "mi aĉetis libro(j)n", kaj en traduko al Esperanto, tiu povas kaŭzi konfuzon.
Perfekte traduki eblas por neniu lingvoparo. Se Esperanto havus neseksan personan pronomon, tiam tiu kaŭzus
tradukproblemon pri lingvoj, kiuj ne havas tian vorton. Do tradukproblemoj ne vere estas lingvaj problemoj. Lingvoproblemo estus problemo, kiu limigas esprimkapablojn de parolantoj de lingvo.
Tiu ne signifas, ke Esperanto ne havas seksan problemon. Tia problemo ja ekzistas, ĉar estas malevidente, kiuj vortoj havas virajn signifojn kaj kiuj ne. Tion kaŭzas la vortardifinoj de vortoj, sed ne pronomoj aŭ alia gramatikaĵo.
Multaj lingvaj reformoj pri Esperanto estas proponitaj, kaj sendube estos. Estas same ankaŭ por aliaj lingvoj. Historie ekzistis multaj reĝaj reformoj. Nuntempaj lingvoreformistoj ne havas tian regpovon, sed ili reklamas la reformitan lingvon, mem uzante ĝin. Ekzemple, mi sciis ĵurnaliston, kiu skribas en sia reformita (sed jam komprenebla) lingvo. Do, se oni ŝatas "hiismo"n aŭ alian proponon, eĉ se ŝajnas malĝuste, li mem kuraĝe uzu ĝin, por ke la tempo estu decidiga pri ĝia utileco.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 1:06:18 alasiri
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 1:57:46 alasiri
Fenris_kcf:Estas nelogika, se dudek radikoj havas viran signifon kaj ĉioj aliaj ne havas. Ĉu esceptoj estas bona aŭ ne? Laŭ mi ne.Tio ne veras. Ekzemple: amazono havas inan signifon, ina havas inan signifon, damo havas neŭtralan kaj inan signifon sed ne malinan.
Mi ne scias ĉu estas aliaj sed ankaŭ ne kontrolos ĝin ĉar mi ne lernis Esperanton por diskuti pri Esperanto.
Eĉ se oni proponas reformojn por aliaj lingvoj, lernantoj de aliaj lingvoj neniam aŭdacas proponi reformojn en fremdaj lingvoj (almenaŭ serioze ne). Aldone tiuj proponoj tre malofte estas atentitaj kaj preskaŭ nur oni atentas ilin kiam la ĉiutaga lingvo jam estas fakte ŝanĝita.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 2:19:54 alasiri
espero7:bone, hodiaŭ mi prilegis ĉe Wikipedio pri la reformprono "hiismo". Post la legado, mi ĵus devas konfesi ke ĝi ŝajnas tre prudenta solvo al la problema de seksimo en esperanto. Kion vi opinas?Mi preferus 'riismon'. Mi konsiderus seksneŭtralan uzon de esperanto boneta ideo. Ĉar en multaj okazoj mencio de la sekso estas superflua barokaĵo, kio eĉ povus stimuli seksismon. Mi ne scias ĉu vere temas pri malobeo de netuŝebla fundamento. Baze temas nur pri aldono de du radikoj ('ri', 'iĉ') kaj nur eta etendiĝo de signifo de kelkaj aliaj ('ge').
Praktime mi tamen ne uzas, ĉar estas polemikiga afero, kaj lingvo ja estas afero de alkonformiĝo.
Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2012 2:25:19 alasiri
novatago:"amazono" estas propra vorto kaj ĝia ineco estas evidenta. Do "viramazono" estus oksimoro kaj "amazonino" estus pleonasmo.Fenris_kcf:Estas nelogika, se dudek radikoj havas viran signifon kaj ĉioj aliaj ne havas. Ĉu esceptoj estas bona aŭ ne? Laŭ mi ne.Tio ne veras. Ekzemple: amazono havas inan signifon, ina havas inan signifon, damo havas neŭtralan kaj inan signifon sed ne malinan.
"ina" estas la vorto por indiki inecon, do ĝi estas special-kazo.
"damo" kiel ulino similas al "amazono".
La nuna sistemo estas malsimetria kaj tio ĝenas min iom. Iĉismo estus unu solvo. Alia eblo estus krei novajn radikojn por la inaj formoj de la dudek viraj vortoj, ekzemple:
patro - matro
frato - soro
...
Sed mi preferus Iĉismon, ĉar kun ĝi malpli da radikoj lernendus.