Al la enhavo

Finvenkismo aŭ Raŭmismo?

de saffrondude, 2012-februaro-19

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

saffrondude (Montri la profilon) 2012-februaro-20 17:38:33

sudanglo:Esperanto fariĝas tiam nur hobio por stranguloj.
Vi evidente ne scias pri la alaj aplikoj de Esperanto!

Ekzemple, Esperanto estas tre bona lingvlernilo - la hungaraj studentoj ke studis Esperanton je 2 jaroj, havis 25% bonigon en Rusa, 30% en Germana, 40% en Angla, kaj 50% en Franca (kompare aliaj hungaraj studentoj). Ĉi tiu estas nur unu da multaj edukadaj eksperimentoj, kaj ĉiuj rezultis en sukceso. La vikipediartikolo estas jen: http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_val...

Do, oni havas alian celon por lerni Esperanton!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-20 17:41:14

Al mi tiu ĉi disputo ŝajnas plene sensenca.

Miaopinie ĉiuj interkonsentas, ke indas uzi la lingvon kaj produkti novajn materialojn en ĝi, cele eble igi aliajn lerni ĝin.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-20 19:01:27

"Finvenkisto" estas miaguste tre malmoderna kaj sensenca esprimo. Sed kio vere signifas esti "Raŭmisto". Kelkfoje mi havis la impreson ke temas pri diversaj "reformuloj" sed aliokaze oni nomigas la strangulojn en Esperanta Civito "Raŭmistoj". Ĉu plenkreskuloj ludante ŝtatestroj, senatanoj, juĝistoj ktp estas "Raŭmistoj" mi prefere ne volas aparteni al tio grupo.

maratonisto (Montri la profilon) 2012-februaro-20 20:28:16

LoadaLudo:
La finvenkisma ideon ŝajnas al mi utopie.
Bonvolu korektu miajn erarojn! rido.gif
Krome, utopio ĉi tie estas pli bona ol utopie.

Bonvenon al la forumo!

Ĉu Vi scias, kiom da monon oni elspezas por instruado de fremdlingvoj? Kaj kiom por instruado de esperanto? Se unu aŭ kelkaj ŝtatoj faros Esperanton plenrajta fremdlingvo, tio kaŭzos ĉenreakcion.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-februaro-21 15:12:45

Finvenkistoj! Antaŭen!

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-21 17:18:15

Ne estas kontraŭdiro inter F kaj R, krom se oni antaŭsupozas ke ĉiuj esperantistoj devas konformi al la sama modelo.

Feliĉe, ambaŭ estas utilaj al esperanta movado, kaj ĉiu povas libere elekti laŭ siaj emoj tion kion li deziras fari en la movado.

Plie, raŭmismo povas helpi finvenkismon montrante al praktikemuloj ke ili povas ĝui esperantan vivon sen atendi senfinan "transiran periodon". Finvenkistoj povas helpi la movadon - kaj la raŭmistojn per sia mono, energio, laboro por organizi, ktp.

fstphane (Montri la profilon) 2012-februaro-21 18:36:05

Kiel mi jam diris sur alian fadenon,mi pensas ke"la fina venko"estas devenata kaj vidata kiel ekstremisma movado.Tiu ĉi sinteno,laŭ mi,ne povas helpi Esperanton.Memoru vin ke Esperanto ankoraŭ hodiaŭ suferas da multoblaj akuzoj,kiel esti idealistuloj,marĝenuloj,eĉ unu sekto..
Mi preferas kiel'Claude Piron'kiam li diris dum intervjuo:
-"Al mi ne plaĉas la vorto'venko',kiu elvokas ke iuj gajnas kaj aliaj perdas,kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj.Mi kredas ke ĉiuj gajnos per akcepto de Esperanto..."http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/r...

marcuscf (Montri la profilon) 2012-februaro-21 21:00:54

Eble mi ne estas FINvenkisto, sed mi certe estas venkisto (tio estas, mi volas ke Esperanto estu vastege uzata en la mondo, tiel ke la mondo diru “Kial ni ne lernis Esperanton pli frue?”)

@Altebrilas:
Saĝajn vortojn vi diris.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-21 22:16:14

sal.gif Kaj mi aldonus, ke multaj esperantistoj timas, ke la fina venko estu ankaŭ la venka fino. Tial ili ne volas vidi ĝin alveni tro rapide...

komenstanto (Montri la profilon) 2012-februaro-22 01:52:04

Finvenkismo aspektas kiel militon. Kial vi ne volas Finkreskiĝon?

Reen al la supro