Přejít k obsahu

Kie Vi logas?

od uživatele BelgoHead ze dne 29. srpna 2007

Příspěvky: 38

Jazyk: Esperanto

manu_fr (Ukázat profil) 16. září 2007 7:29:52

saluton !

mi loĝas en eta vilaĝo de 1200 loĝantoj en sudfrancio, en reĝiono nomita 'Verda Provenco'. Tamen ne estas pro nombro da esperantistoj ...

sal.gif

Manu

ora knabo (Ukázat profil) 16. září 2007 9:11:11

mi vivas en Dubrovnik, Kroatio.
Mi proponas ke ĉiu enmetu bildon de sia urbo, aŭ ligilon kie oni povas vidi ĝin

jen Dubrovnik:

Dubrovnik

Dubrovnik

junior67 (Ukázat profil) 18. září 2007 11:30:21

Saluton al ĉiuj,

Mi loĝas en Francio apud Strasburgo.

Ĝis

egidijus (Ukázat profil) 20. září 2007 15:15:42

Mi loĝas en Litovio, en Klaipeda urbo kaj mi estas certa litovisto okulumo.gif

Stefano B (Ukázat profil) 22. září 2007 18:15:13

Mi loĝas en Georgio, Usono. Mi ŝatus loĝi en Eŭropo, eble Germanio, Hispanio, aŭ Nederlando.

culchamove (Ukázat profil) 24. září 2007 15:24:26

Mi loĝas en Aŭstrio kaj mi vere volas loĝi en Leeuwarden (malgranda urbo en nederlando) kaj en Nova Zelando.
En somero mi volas esti en Leeuwarden kaj en vintero en Nova Zelando .. rido.gif

galvis (Ukázat profil) 24. září 2007 16:34:48

-------
Mi loĝas en sudokcidenta montara provinco de Venezuelo nomata Táchira (ĉi), kies ĉefurbo estas San Cristóbal (kris).
Mi vizitis antaŭ unu monato landon Usono.
Tie mi povis paroli multe en Esperanto kun gesamideanoj de ŝtato Kalifornio.
Mi ŝatus loĝi dum iom tempo en iu lando de Eŭropo.
---ĝis---

Gradski (Ukázat profil) 26. září 2007 12:55:11

Mi Loĝas en Guantanamo, la ekstrema orienta parto de Kubo.

Espi (Ukázat profil) 5. října 2007 6:41:15

Mi loĝas en Magdeburgo, ĉefurbo de la germana federacia lando Saksujo-Anhalto.
Mi estis, estas kaj estos germano. okulumo.gif
--Ĝis!--

Pimen (Ukázat profil) 25. října 2007 6:52:24

Mi naskiĝis kaj multe da jaroj loĝis en Novosibirsko - granda urbo en suda Siberio. Mi estas siberiano!

Nun mi loĝas en Moskvo (ĉefurbo de Rusio) - sed mi ege ŝatas Siberio, kaj eblas, ke iam revenos tien.

Zpět na začátek