إلى المحتويات

Peter Skyllberg en sia aŭto

من Roberto12, 20 فبراير، 2012

المشاركات: 6

لغة: Esperanto

Roberto12 (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 11:04:11 ص

Jen ĉi tiu artikolo en la angla. Por tiuj kiuj ne konas la anglan, mi priskribos ĝin.

En decembro, svedo, Peter Skyllberg, kaptiĝis en sia aŭto sub iom da neĝo. Li restis tie dum du monatoj! La sola nutro kiun li havis estis la neĝo. La aŭto ne iĝis tro malvarma pro "igla efiko".

Mi trovas ĉi tiun rakonton malfacile kredebla, pro unu bona kaŭzo. Kial li ne eskapis? Li estus povinta tuneli tra la neĝo, el fenestro de la aŭto. Sole se li estas invalida kaj/aŭ sinmortigema, akceptos mi la rakonton.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 11:34:10 ص

Se li estis blokadita en la aŭto fare de la neĝo, kiel li pisis kaj fekis dum sia mallibero?

Roberto12 (عرض الملف الشخصي) 20 فبراير، 2012 2:58:15 م

Ja! Mi supozas ke feko ne estis granda problemo ĉar li ne havis manĝaĵon, kaj pri piso, eblas ke li faris tion tra la fenestroj.

Uloj, mi legis ke li apartiĝis for de sia koramiko, kaj ke li havas grandan ŝuldon, do ŝajne li estis iom sinmortigema. Tio estas, li ne eskapis ĉar li ne volis...

Sxak (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 12:58:44 م

Mi legis tion en la rusa, sed li ŝajne ne estis vere blokita, li simple ne volis foriri. Tio pli similas al ordinara freneziĝo kaj ne pri vera akcidento.

TatuLe (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 1:35:13 م

Jen du ligiloj al artikoloj en Dagens Nyheter, por tiuj kiuj parolas la svedan. Hieraŭ tie ankaŭ aperis la novaĵo "Insnöade mannen världsnyhet" - pri tio, ke la homo en la subneĝa aŭto iĝis tutmonda novaĵo.

Roberto12 (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 10:16:51 ص

Mi scivolas ĉu tiu alia Svedo, Sven Goran Eriksson, kopios ĉi tion unutage rideto.gif

عودة للاعلى