У садржају

Ĉu ili timas etan Esperanton?

од Paquillo, 21. фебруар 2012.

Поруке: 17

Језик: Esperanto

Paquillo (Погледати профил) 21. фебруар 2012. 22.35.41

Altebrilas:
Paquillo:Parolaj atakoj, nenia persekuto.

Kial mi devus diri al vi kiuj ekzakte atakas e-on?
Homoj rajtas esti kontraŭ esperanto. Sed atako estas pli grava. Por la klareco de la debato, estus bone scii pri kiaj "atakoj" vi parolas.
Relegu kion mi skribis kelkfoje k se vi scias legi vi trovos la respondon. Vi misinterpretis kion mi skribis.

robbkvasnak (Погледати профил) 21. фебруар 2012. 23.24.54

La registaroj de multaj landoj opinias ke por esti sukcesplena en komerco oni devas scipovi la anglan. Bedaŭrinde, samtempe, ili volas adopti la komerctradiciojn de Britio kaj Usono. Nun ni vidas ke tiuj tradicioj fakte NE funkcias bone en la aktuala mondo. Aliaj modeloj devas esti kreitaj. Oni komencas kompreni ke la ekspluato de aliaj homoj ne povas daŭre esti la modelo de bona komerco.

Altebrilas (Погледати профил) 22. фебруар 2012. 14.47.37

Paquillo:
Relegu kion mi skribis kelkfoje k se vi scias legi vi trovos la respondon. Vi misinterpretis kion mi skribis.
Vi devus averti, ke tiu fadeno estas rezervita al la legintoj de viaj kompletaj verkoj... okulumo.gif

ĝis.. sal.gif

zan (Погледати профил) 22. фебруар 2012. 15.32.21

Oni ne timas Esperanteton, sed nur mokas ĝin, dirante ke ĝi ne estas utila. Tia mokado ofte akriĝas. Por mokantoj tiuj estas frenezuloj, kiuj kondutas ekster ilia kompreno. Tio eble ŝajnas atako por koncernatoj.

Paquillo (Погледати профил) 22. фебруар 2012. 16.51.38

Altebrilas:
Paquillo:
Relegu kion mi skribis kelkfoje k se vi scias legi vi trovos la respondon. Vi misinterpretis kion mi skribis.
Vi devus averti, ke tiu fadeno estas rezervita al la legintoj de viaj kompletaj verkoj... okulumo.gif

ĝis.. sal.gif
Ne, vi ankaŭ povas partopreni, kondiĉe ke vi akceptu ke
"il capo sono io" shoko.gif

Paquillo (Погледати профил) 23. фебруар 2012. 05.44.08

zan:Oni ne timas Esperanteton, sed nur mokas ĝin, dirante ke ĝi ne estas utila. Tia mokado ofte akriĝas. Por mokantoj tiuj estas frenezuloj, kiuj kondutas ekster ilia kompreno. Tio eble ŝajnas atako por koncernatoj.
Ne, stultuloj ĉiam ekzistis k ekzistos, ili mokos pri e-o, pri la astronomio, pri la inventistoj de strangaj objektoj, pri malaltuloj, pri altuloj, ktp, sed ni ne povas perdi tempon paroli pri stultuloj.

chrisim101010 (Погледати профил) 23. фебруар 2012. 05.54.26

Mi kredas ke homoj ofte atakas esperanton ĉar estas multe pli facile ol ataki aliajn lingvojn. kiam oni atakas esperanton, tre malmultaj scias esperanton, do si aspektas kiel isto. Multaj homoj kiuj legas atakon ne eblas disputi opiniojn. Tiuj kiuj eblas disputi, ne gravas en la mondo, aŭ estas frenezulo.
Ankaŭ, kiam oni atakas esperanton, tiuj opinioj neniujn landojn zorgas. Do denove facilas ataki esperanton.

Вратите се горе