К содержанию

vivu!Hura!pro...

от fstphane, 22 февраля 2012 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

fstphane (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 9:56:09

Eble bone ke la piedpilkoludantoj baldaŭ parolos esperante.http://www.20minutes.fr/article/860552/psg-langu...
Vivu!hura!pro la futbalo,sporto...
Al kiam la olimpiaj ludoj?
Kiu volas kuri la 100 metron? okulumo.gif

Roberto12 (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 10:27:01

Bonega! Sed, problemo kun la uzo de Esperanto en futbalo estas ke la plejmulto de Esperantistoj ne ŝatas ĝin.

Mi vidis ke en tiu artikolo, ili skribis ĉi tion:
Alors autant commencer tout de suite: « Football» se dit «Piedpliko».
Laŭ la Lernu-vortaro, "pliko" signifas (angle) "Polish plait", (france) "Plique polonaise" !

Tjeri (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 10:47:44

Pliko: implikaĵo de haroj entenanta parazitojn, polveron kaj grason. (PIV)

Iu eble povas piedludi per pliko.

fstphane (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 12:14:47

Roberto12:Bonega! Sed, problemo kun la uzo de Esperanto en futbalo estas ke la plejmulto de Esperantistoj ne ŝatas ĝin.

Mi vidis ke en tiu artikolo, ili skribis ĉi tion:
Alors autant commencer tout de suite: « Football» se dit «Piedpliko».
Laŭ la Lernu-vortaro, "pliko" signifas (angle) "Polish plait", (france) "Plique polonaise" !
Jes,Mi vidis tiun eraron.Sed ne gravas.
Ĉu vere,la esperantistoj ne ŝatas la futbalo?Kial?
La futbalo estas unu internacia sporto.Imagu,ĉiuj kluboj parolante esperante,anstataŭ'babeli'.Estas 6 749 788(2011)piedpilkoludantoj en la mondo sennombri tiuj kiuj regardas ĝin.Ili estas pluraj milionoj. okulumo.gif

darkweasel (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 12:20:04

Roberto12:la plejmulto de Esperantistoj ne ŝatas ĝin.
Fonto?

Altebrilas (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 14:13:42

Iuflanke, futbolo estas ia internacia komunikilo: ĝi unuigas la popolojn, ĝiaj reguloj estas simplaj... komunaj ecoj kun esperanto.

Sed tamen la subtenantoj de diversaj esperantaj kapeloj (raŭmistoj/finvenkistoj, neŭtralaj/neneŭtralaj, desupristoj/desubistoj, reformistoj/ortodoksuloj)ne debatas per frapoj nek per malplenaj birboteletoj... la komparo do haltas tie. lango.gif

Aliflanke, futbolo estas parto de tio, kion la Romianoj nomis "panem kaj circenses", t.e. pano kaj distraĵoj kiel ilo por obeigi la popolon. Kaj ju malpli da pano, des pli da distraĵoj...senkulpa.gif

Tial estas kompreneble, ke la sentoj de esperantistoj pri futbolo estas miksitaj.

Roberto12 (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 14:30:26

darkweasel:
Roberto12:la plejmulto de Esperantistoj ne ŝatas ĝin.
Fonto?
Mia propra sperto.

fstphane (Показать профиль) 22 февраля 2012 г., 18:09:25

Altebrilas:Iuflanke, futbolo estas ia internacia komunikilo: ĝi unuigas la popolojn, ĝiaj reguloj estas simplaj... komunaj ecoj kun esperanto.

Sed tamen la subtenantoj de diversaj esperantaj kapeloj (raŭmistoj/finvenkistoj, neŭtralaj/neneŭtralaj, desupristoj/desubistoj, reformistoj/ortodoksuloj)ne debatas per frapoj nek per malplenaj birboteletoj... la komparo do haltas tie. lango.gif

Aliflanke, futbolo estas parto de tio, kion la Romianoj nomis "panem kaj circenses", t.e. pano kaj distraĵoj kiel ilo por obeigi la popolon. Kaj ju malpli da pano, des pli da distraĵoj...senkulpa.gif

Tial estas kompreneble, ke la sentoj de esperantistoj pri futbolo estas miksitaj.
Ĉu tio volas diri ke iuj Esperantistoj elektos tiujn,kiuj parolindos esperante.Ŝajnas ke la estonta mondo,ĉiuj homoj parolos esperante,eĉ la ŝtelistoj,politikistoj,mensogistoj...eĉ futbalistoj rideto.gif okulumo.gif

Наверх