Mergi la conținut

Google aldonas Esperanton al Google Translate, ĝi estas la 64a subtenita lingvo!!

de pauxleto, 23 februarie 2012

Contribuții/Mesaje: 15

Limbă: Esperanto

pauxleto (Arată profil) 23 februarie 2012, 00:51:08

Google aldonas Esperanton al Google Translate, ĝi estas la 64a subtenita lingvo!!

http://bit.ly/eo_googletranslate

Esperantst (Arată profil) 23 februarie 2012, 01:20:26

Sendube tio estas granda sukceso kaj oni nur povas danki al la homoj, kiuj ebligis tion. Kompreneble la tradukoj ne estas speciale bonaj (kiel por ĉiuj lingvoj), sed tio ne signifas, ke la projekto estas senvalora. Espereble la tradukkvalito ankoraŭ pliboniĝos.

Fenris_kcf (Arată profil) 23 februarie 2012, 01:33:58

Bonege!

Mi jam kredis, ke tio neniam okazas. Ĝojigas min, ke mi eraris.

Kvankam la tradukilo (ankoraŭ?) ne funkcias tre bone...

flipe (Arată profil) 23 februarie 2012, 03:26:47

Mi devas diri ke kune kun aliaj brazilanoj mi ankaŭ laboras por tio ĉe laborlisto [url=groups.google.com/group/google-tradukilo]Tradukilo[/url], ĉi tie havas tradukon de originalan mensaĝo farita de Google Translate mem, el angla al Esperanto.

Sxak (Arată profil) 23 februarie 2012, 04:27:10

La tradukilo ne konas la vorton kaco malgajo.gif

whysea (Arată profil) 23 februarie 2012, 15:12:52

Ŝak:La tradukilo ne konas la vorton kaco malgajo.gif
Hahaha, hieraŭ mi tion malkovris ankaŭ...

Sxak (Arată profil) 23 februarie 2012, 15:56:48

vincas (Arată profil) 23 februarie 2012, 16:04:10

Bona novaĵo :] Mi ĝojas.

SebastianTrot (Arată profil) 23 februarie 2012, 16:14:13

Granda novaĵo!

glig (Arată profil) 23 februarie 2012, 19:33:14

Grandega novaĵo, tre ĝojiga afero! La nomo de esperanto estos nun pli videbla kaj tio certe havos nur pozitivajn rezultojn.

rideto.gif

Înapoi mai sus