去目錄頁

Diferenco inter 要 kaj 要不要

Demian, 2012年2月24日

讯息: 3

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年2月24日上午6:22:43

La vortoj, kiuj min konfuzas estas 要 kaj 要不要. Mi ne povas distingi la etan diferencon de esprimo, kiu, tiuj ĉi du vortoj esprimas.

Ankaŭ, kiam uzi 要 kaj kiam uzi 要不要?

En mia lernolibro, karaktero diras: 你們要不要吃點兒點心?

Samtempe, amiko ĉina diras ke 你要吃巧克力? ankaŭ estas ĝusta?

Mi pensas ke 要不要 = volus kaj 要 = volas, sed mi ne certas.

Ĉu vi bonvole povas klarigi?

belalayuo (显示个人资料) 2012年2月24日上午6:40:30

Unue.
ĉu=吗, kiu signifas demandon.

Vi dirus "你要吃巧克力吗?" aŭ "你要不要吃巧克力?", ili ambaŭ estas ĝustaj!
Sed vi diris "你要不要吃巧克力吗?". ne tre ĝuste. ĉar "要不要" estas demando, ankaŭ "吗" estas demando. ŝajnas la frazo estas du demandaj vortoj.

ekz:
A:你有没有巧克力?
B:有/没有

A:你有巧克力吗?
B:有/没有

ĉu mia klarigo estas komprenebla?

N-true (显示个人资料) 2012年2月26日下午12:07:23

En la ĉina estas (almenaŭ) du maniero esprimi polusan demandon. Unu estas per aldono de 吗 je l' fino de la frazo. La alia estas per la konstrukcio "V 不 V" (kie V signas la verbon). Kelkfoje oni nur ripetas parton de la verbo, kiel en 可不可以 aŭ 知不知道. Ambaŭ havas la saman signifon.

Do, 要不要 estas samsignifa kun 要……吗.

Amike,
- André / 安德烈 / แอนดรู

回到上端