Al la enhavo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

de MarCin83, 2012-februaro-24

Mesaĝoj: 81

Lingvo: Esperanto

Djino (Montri la profilon) 2012-marto-23 23:30:15

Mi estas tre interesata en la projekto "Esperanto sen Fleksio"
Mi pensas ke neniu lingvo estas tiel simpla, nek proksimigas tiel la perfekteco ke tiu propozicio de reformo de la Esperanto.

(Mi ne konis la kotava, sed ŝajnas tre interesa en pluraj aspektoj, tiel la alfabeto aŭ la uzo de neŭtrala vortaro)

cellus (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 18:08:20

Io apprendeva interlingua ante multe annos. Por me interlingua esseva un interessante alternativa a esperanto, ante toto pro le facto que multe humanos, qui nunquam habeva studiate le lingua lo poteva comprender.

Mi lernis la lingvon Interlingua antaŭ multaj jaroj. Por mi interlingua estis interesa alternativo al esperanto, antaŭ ĉio ĉar multaj homoj kiuj neniam studis ĝin, povis kompreni la lingvon.

bukvodel (Montri la profilon) 2012-junio-19 14:41:44

Mi trovis interesan planlingvon, kiu nomiĝas Kotava.

Kotava estas tute apriora planlingvo, ĝi aspektis iomete neordinara, la gramatiko estas tre
stranga, ĝi uzas multe sufiksojn

Kaj mi trovas ke ĝi estas iomete malfacila kaŭze de sia apriora naturo. Sed lerni novajn vortojn ne estas tre malfacila, ĉar kotavaj vortoj ne estas tre longaj.

Rusa Retpaĝaro pri Kotava

Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-junio-19 15:50:38

Min iom interesas nun Volapuko, parte pro ties historio kaj malkutima gramatiko. Multaj plendas ke ĝi havas troe kompleksajn regulojn, sed mi trovas ke la plej granda problemo al mi estas la grandeco kaj fremdeco de ĝiaj vortoj.

Ankaŭ mi dum kelkaj tagoj eksperimentis kun Ido, kiun mi trovis ege pli simpla ol Volapuko, sed ankoraŭ pli malfacila ol Esperanto (kaj ne tiom bela).

Ĉu iu ĉi tie regas Volapukon?

cxevino (Montri la profilon) 2012-junio-19 18:23:04

Volapük estas tre simpatia lingvo, eĉ pli ol esperanto. Sed esperanto ŝajnis pli facile asimilebla al la publiko. Aliaflanke tiu facileco (simileco al latinidaj lingvoj) kreis problemon pri imitemo de gentaj lingvoj. Alia tendenco post la deklino de Volapük elektis la naturalistan latinidan vojon. Ne plu konstruita sed ekstratita lingvo kia interlingua kaj familianoj... Mi mem faris unu tian, ĝi estas InterRoman kaj naskiĝis el mia partopreno al alian interlingvon, nome la Lingua Franca Nova (LFN), lingvo kreoltipa sur bazo de latinida vortaro fonetike simpligita. Mi elpensis reformon de ĝi kiun mi prezentetis en la fadenon "ĉu vi parolas elefente"... Mi inventis ankaŭ kelkajn aliajn sed mi ŝparos vin pri ili...
Ido estas reformo de esperanto sur la bazo de kritikoj al esperanto kiuj samaĝas esperanto mem... Sed la rezulto ne konvinkas...
Hodiaŭ estas miloj da konstruaj lingvoj faritaj de unu sola homo kaj lia komputilo... Iuj kreintoj jam elfaris eĉ pli ol unu da tiaj mirindaĵojn multfoje ne paroleblaj. Sed al la kreintoj ne interesas ke iu ĝin parolu ĉar ĝi estas lia propraĵo...
Estus bone ke la internacia lingvo estintu volapüko. Esperanton oni preferis sed la fina venko pli kaj pli paliĝas... Interlingua iome pli facilas ol la latinidaj lingvoj sed ne estas tion praktika kaj certe malpli esprimpova... same pli LFN... Uropi volas esti tiu hindoeŭropa lingvo por unuigi la eŭropanojn, sed la tiel nomataj eŭropanoj ne interesiĝas pri ĝi... Ankaŭ ne mi, kaj, cetere, mi ne plu eŭropanas... Toki Pona estas minimumista lingvo kaj tial netaŭga... Do ni faru el Esperanto nian ĉefan lingvon aŭ ni daŭre krokodilu kaj laŭokaze penige papagu en la globola ingliŝo...

ateneo (Montri la profilon) 2012-julio-03 09:08:56

Paralele kun la 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, Estona Interlingvistika Asocio aranĝos la konferencon “Interlingvistiko kaj identeco“.

48-aj BET

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-26 11:04:10

Es strangi que tant poc persones ha occupat se pri occidental/interlingue, un tre interessant aŭiliari lingue.

Estas strange ke tiel malmultaj personoj okupis sin pri occidental/interlingue, tre interesa helplingvo.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-26 11:54:17

cellus:Es strangi que tant poc persones ha occupat se pri occidental/interlingue, un tre interessant aŭiliari lingue.

Estas strange ke tiel malmultaj personoj okupis sin pri occidental/interlingue, tre interesa helplingvo.
Ŝajnas al mi kiel la kataluna lingvo... unue mi pensis ke estis ĝi.
-Tro helplingvoj por tro malmulte da ĝenerala homa intereso pri ĉi tiu ideo.
Parenteze, ĉu estas hodiaŭ la Esperanta tago?

Uridium (Montri la profilon) 2013-septembro-11 18:35:56

Mi desirus lerni, nature post ĉi-tiu sperto, Ido aŭ Interlingua, mi nur esperas havi multe da libera tempo kiel nun en la estonteco.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-11 19:14:09

Neniun.

Reen al la supro