إلى المحتويات

Esperantistoj en Newcastle, Anglujo

من mannyneira, 24 فبراير، 2012

المشاركات: 1

لغة: Esperanto

mannyneira (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 5:01:47 م

Karaj samideanoj,

Mi vivas en Newcastle (Njukasl), en Anglujo, kaj mi estas - malrapide - lernanta Esperanton.

Estus helpeme se mi povus renkonti aliajn Esperantistojn - lernantojn aŭ parolantojn fluajn.

Ŝajne, ne estas grupo ĉi tie, sed mi miras se estas individuaj Esperantistoj en la areo.

Mi pensas ankaŭe pri la kunkongreso britia/skotlanda je aprilio en Edinburgo. Ne estas tre malproksima, kaj eble alioj de norda Anglujo vojaĝos tien kune.

Se vi vivas apude, bonvolu, ĉu vi povus diri "saluton" - ĉi tie aŭ per privata mesaĝo?

Manny

عودة للاعلى