Viestejä: 32
Kieli: Esperanto
Junpe (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 11.55.06
tositaka:Mi opinias ke la himno mem ne estas militarisma, kaj ke ghi eastas grandioza kaj paca muziko.La nacia himno de Japanio nomiĝas "Via epoko", sed ĝenerale oni komprenas, ke ĝi signifas "La epoko de la imperiestro", ĉu ne? Almenaŭ dum la milito oni komprenis tiel, kaj ankaŭ nun multe da personoj komprenas tiel, mi certas (kvankam eble troviĝas multe da junuloj, kiuj ne scias pri la teksto).
Personoj, kiuj rifuzas stariĝi, agas tiel, ĉar ili bedaŭras la invadan militon. Tial temas pri konscienco. Ankaŭ okazis antaŭ kelkaj jaroj, ke sinmortis lernejestro, kiu maltrankviliĝas de guberno, kiu ordonis, ke ĉiuj instruistoj stariĝu.
Nun en Osaka TORU HASHIMOTO kreis la leĝon pri stariĝado dum la nacia himno, kaj tio estas ignorado de konscienco kaj ignorado de libereco de pensado, kaj tial ŝajnas al mi militarisma.
Oni voĉdonas, kaj demokratie elektas TORU HASHIMOTO, kiu diras, "Por la japana politiko nun bezoniĝas diktatoreco". Li ŝajne tre popularas ne nur en Osaka sed anakaŭ en la tuta lando. Tio estas la nuna situacio de Japanio.
Junpe (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 12.29.07
Komandanto_Che:Ĉu japania socio estas tro militarisma?Eble jes. Nun ni havas liberecon de parolo, sed multe da ni japanoj ofte evitas diskutadon, kaj estas tre obeemaj al ĉefoj, kaj emas konsideri organizojn aŭ la landon pli gravaj ol individuoj, kaj ŝatas fortan gvidadon, mi observas, kaj tial la socio povas facile fariĝi militarisma, mi opinias.
Junesun (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 15.45.00
Mi pensas ke oni ne povas devigi homojn kredi ion, kiun ili fakte ne kredas. Tio validas por religio, filozofio kaj ankaŭ patriotismo.
Hyperboreus (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 17.42.19
saffrondude (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 21.48.56
tositaka:Mirinde, mi ne memoras, ke mi audis la nacian himnon en lernejo, tamen, mi memoras ke mi lernis la himnon kaj ghian tekston. Mi opinias ke la himno mem ne estas militarisma, kaj ke ghi eastas grandioza kaj paca muziko.Mi trovis ligilo pri la temo, kaj malkovri ke la lernejestro ne estis maldungi - la lernejo estas sinhimna (nur ĉiumatene - la himno ankoraŭ ludas dum la asembleoj kaj la ceremonioj) ekde 2009-a jaro.
Mi bedaŭras pri la malvera informacio - la amikoj ofte nerajtas.
http://www.cbc.ca/news/canada/new-brunswick/story/...
tositaka (Näytä profiilli) 29. helmikuuta 2012 2.13.24
La nacia himno de Japanio nomiĝas "Via epoko", sed ĝenerale oni komprenas, ke ĝi signifas "La epoko de la imperiestro", ĉu ne?Jes, mi konsentas pri ghi. Mi pensas, en la komenco kiam japanoj kreis la himnon, ghi estis pura, ghi kantas pri la farto de imperiestro, esperante (enhavante) la prosperon kaj pacon de japanio. Se ghi estus malpura nun, tio eble estas char ghi estas malpurigita de militarismo. Se malpurigita, ni devas purigi ghin. Sed, vi povus opinii, la himno havas militarismecon interne de ghi (?).
Mi ne memoras klare ke la nacian himnon mi audis en lernejo; kredeble la himno ne estis grava por knabo. Verdire mi pensis la kanto estas por iu ceremonio (kiun vi certe scias).
Junpe (Näytä profiilli) 29. helmikuuta 2012 11.37.51
tositaka:Sed, vi povus opinii, la himno havas militarismecon interne de ghi (?).Mi kredas, ke tio dependas de kion oni opinias pri la imperiestreco kaj la rilato inter la milito kaj la antaŭa imperiestro.
saffrondude:Mi trovis ligilo pri la temo, kaj malkovri ke la lernejestro ne estis maldungi - la lernejo estas sinhimna (nur ĉiumatene - la himno ankoraŭ ludas dum la asembleoj kaj la ceremonioj) ekde 2009-a jaro.La leĝo de Osaka, kiun TORU HASHIMOTO kreis lakstjare, diras, ke la instruistoj maldungiĝas, se ili ne stariĝas dum la nacia himno, kaj se ili ripetas tri fojojn.
La guberno Tokyo punis la instruistojn, kiuj ne stariĝas dum la nacia himno, ekzemple per puno ĉesigi al ili laboradon en kelkaj monatoj, aŭ malmultigi iliajn pagojn, kaj pluraj juĝoj pri tio nun okazas.
zan (Näytä profiilli) 29. helmikuuta 2012 14.29.15
Sed tiajn diktatoreculojn ni landanoj mem elektis en voĉdonoj. Mi ne povas kompreni nin japanojn.
Komandanto_Che (Näytä profiilli) 29. helmikuuta 2012 20.23.28
Junpe:Mi opinias, ke homoj esence estas sociaj bestoj. Homoj strebas al vivo en "bestaro" kaj penas krei hierarkiajn strukturojn kun forta potenco. Tio estas socia besta instinkto, kio fortiĝas dum kriza tempo. Kelkaj popolismaj politikaĉistoj povas uzi tion en proprajn profitemajn interesojn. Ĝuste tiel ricevis potenco tiaj diktatoroj kiel Mussolini, Franko kaj Hitlero.Komandanto_Che:Ĉu japania socio estas tro militarisma?Eble jes. Nun ni havas liberecon de parolo, sed multe da ni japanoj ofte evitas diskutadon, kaj estas tre obeemaj al ĉefoj, kaj emas konsideri organizojn aŭ la landon pli gravaj ol individuoj, kaj ŝatas fortan gvidadon, mi observas, kaj tial la socio povas facile fariĝi militarisma, mi opinias.
Japanio travivas duobla krizo nun (ekonomika krizo kaj sekvaĵoj de terura tertremo). Eble tial multe japanoj hororas estontecon kaj stredas senti fortan potencon sur ilin? Oni devas eduki demokratecon, individuecon kaj internaciismon ekde infaneco. Se oni tion ne faros, do socio rapide ruliĝos al aŭtoritarismo, ksenofobio kaj resulte al milito (kaŝa aŭ malkaŝa).
Mi diras pri tio, tial mi mem loĝas en lando, kie amaskomunikiloj ĉiutage sugestias al ni, ke nia lando "situas en ĉirkaŭumo de malamikoj" (citaĵo). Kiam ia lando donas al belarusa diktatora krediton, tiam tia lando iĝas amiko. Sed se ĝin ne donos mono poste aŭ komencos kritiki Lukaŝenko, do amaskomunikiloj deklaros tion landon nia malamiko denove. Tia situacio tre rememorigas al mi faman romanon "1984" de George Orwell.
Mi timas, ke sur la ondo de ekonomika krizo aŭtoritarismaj reĝimoj povos potencigi sin en iaj eŭropaj landoj (ekzemple Grekio aŭ Hungario). Same kiel tio okazis en mia kompatinda patrujo.
P.S. Pardonu min por mia malbona Esperanto. Mi estas nur komencanto kaj interparolo pri la politiko estas malfacila por mi. Mi esperas, ke mia opinio estos komprenata malgraŭ ĉi tio.
Komandanto_Che (Näytä profiilli) 29. helmikuuta 2012 20.32.15
Patriotismo estas tre bona afero, sed aĉaj politikistoj per tio bona afero kamuflias siajn aferaĉojn. Patriotismo sklavigas homojn anstataŭ liberigas ilin.
Ĉu patriotismo ne povas esti antimilitarisma?