Tästä sisältöön

Nacia himno

Junpe :lta, 26. helmikuuta 2012

Viestejä: 32

Kieli: Esperanto

Junpe (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2012 16.22.28

La teksto de la japana nacia himno temas pri la imperiestro, por kiu la popoloj oferis sian vivon al la milito, kaj la himno konsideriĝas de iuj kiel simbolo de la invada milito de Japanio. Iuj instruistoj en lernejoj rifuzas stariĝi kaj kanti la himnon en ceremonioj. TORU HASHIMOTO, kiu nun estas urbestro, kaj antaŭe estis gubernestro de Osaka, kaj estas tre populara en tuta Japanio, kaj sia politika partio Ishin, kreis leĝon, kiu diras, ke la instruistoj en lernejoj en Osaka, kiuj rifuzas stariĝi en la kantado, puniĝu.

Mi interesiĝas de aliaj landoj. Ĉu io simila okazas en via lando?

novatago (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2012 17.23.38

Se mi memoras bone, mi neniam aŭskultis la nacian himnon en lernejo. Do tie ne estis problemo pri stari dum tia okazo.

Ĝis, Novatago.

Junpe (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2012 17.41.45

En Japanio oni aŭdas la nacian himnon en lernejoj en ceremonioj, kiam lernantoj komencas la lernejojn, kaj kiam ili finas la lernejon.

novatago (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2012 18.09.57

Junpe:En Japanio oni aŭdas la nacian himnon en lernejoj en ceremonioj, kiam lernantoj komencas la lernejojn, kaj kiam ili finas la lernejon.
Ĉu vi celas diri, kiam ili komencas la lernojaron aŭ ĉu kiam ili komencas la lernotagon, aŭ eble kiam ili komencas gradaron (ekz: bazlernejo, mezlernejo, altlernejo)?

Ĝis, Novatago.

Junpe (Näytä profiilli) 27. helmikuuta 2012 3.24.46

novatago:
Junpe:En Japanio oni aŭdas la nacian himnon en lernejoj en ceremonioj, kiam lernantoj komencas la lernejojn, kaj kiam ili finas la lernejon.
Ĉu vi celas diri, kiam ili komencas la lernojaron aŭ ĉu kiam ili komencas la lernotagon, aŭ eble kiam ili komencas gradaron (ekz: bazlernejo, mezlernejo, altlernejo)?

Ĝis, Novatago.
Kiam ili komencas gradaron, kaj kiam ili finis gradaron. rideto.gif

Estus bone, simple ne aŭskultigi la nacian himnon, miaopinie.

Komandanto_Che (Näytä profiilli) 27. helmikuuta 2012 21.29.49

Mi ankaŭ kutime ne stariĝis, kiam belarusa nacia himno muzikas, kaj mi neniam kantis ĝin. Nia himno ne estas militarisma, sed ĝin ne povas nomiĝi nacia, ĉar ĝin estas nur refarita soveta himno kaj ne enhavas niniaj naciaj simboloj. Sed kiam mi lernis en universitato, ĉiuj studentoj estis devita ekzameniĝi en ŝtata ideologio kaj rakonti tion "nacian" himnon.

Mi ankaŭ malamas militarismo, sed mi pensas, ke ne estas tre grave pri kio temas himno. Plej grave kiel kaj kiam ĝin muzikas. Belarusa himno havas tre pacaj vortoj, sed ĝin muzikas dum multaj militaj paradoj. Mi opinias, ke belarusa prezidento estas latenta neofaŝisto malgajo.gif

Ĉu japania socio estas tro militarisma?

saffrondude (Näytä profiilli) 27. helmikuuta 2012 23.57.13

Ĉi tie en Kanadaj lernejoj, oni devas stariĝi dum la himna kantiĝo ĉiu mateno. Ne estas tie leĝoj pri la himno en lerejoj, sed ĉiu lernejoj en la nacio starigas la studentoj.

Mi memori ke ia lernejestro de Nov-Brunsviko halti la kantiĝo de la himno en lia lernejo, kaj oni eksigi lin.

Mi malŝatas tia situacio, kaj mi ankaŭ sciiĝi ke Kanado estas la nur lando en la mondo ke tiel funkcias.

tositaka (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 1.03.42

Mirinde, mi ne memoras, ke mi audis la nacian himnon en lernejo, tamen, mi memoras ke mi lernis la himnon kaj ghian tekston. Mi opinias ke la himno mem ne estas militarisma, kaj ke ghi eastas grandioza kaj paca muziko.

bildo (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 4.22.52

Komandanto_Che:Mi ankaŭ kutime ne stariĝis,
Estas pli bone diri "ankaŭ mi" ol "mi ankaŭ". Iufoje en esperanto vortordo estas grava.
Ankaŭ mi ne ŝatas nunan nian himnon. Mi ŝatas "Vivu Belarusio".

antoniomoya (Näytä profiilli) 28. helmikuuta 2012 8.28.34

Mi loĝas en Hispanujo.

Kiam mi estis infano, dum la diktatoreco de Franko, oni devigis nin kanti ĉiumatene la nacian himnon. Sed ni tiam vivis sub tiu diktatoro. Ĉio ĉi malaperis tuj kiam li mortis.

Mi estas ege surprizita legante viajn mesaĝojn kaj vidante ke en demokratiaj landoj oni devigas infanojn kanti sian himnon, kaj ke oni maldungas instruistojn kiujn malakceptas fari tion. Tio ŝajnas al mi diktatoreca sinteno, netolerebla kaj malinda en liberaj landoj.

Laŭ mi, naciaj himnoj devus esti luditaj nur en oficialaj ŝtataj aferoj.

Amike.

Takaisin ylös