目次へ

Ĝisdatigo de ESPDIC (Esperanta-Angla vortaro : 52,323 vortoj)

pdenisowski,2012年2月26日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

pdenisowski (プロフィールを表示) 2012年2月26日 22:09:02

Saluton,

La ESPDIC (Esperanta-Angla Vortaro) ĵus ĝisdatiĝis kaj nun havas 52,323 vortojn. La vortaro estas elŝutebla kiel teksta dosiero, kiun ĉiu povas uzi en iu ajn aplikaĵo (sub la Creative Commons Attribution 3.0 permesilo).

http://www.denisowski.org/Esperanto/ESPDIC/espdi...

Aldone al la teksta (UTF8) versio, ESPDIC nun haveblas en aliaj formatoj : .mobi (por la Kindle, ktp), .epub, kaj .pdf. Tiuj novaj formatoj estas ankoraŭ iom eksperimentaj – bonvolu sciigi min pri malfacilaĵoj rilate al tiaj dosieroj.

Kiel kutime, mi varme atendas viajn komentojn, ĝustigojn, kaj kontribuojn.

Amike,

Paul

先頭にもどる