去目錄頁

Transskribo/ciferigo de malnova vortaro

paceverda, 2012年2月27日

讯息: 1

语言: Esperanto

paceverda (显示个人资料) 2012年2月27日上午3:57:26

La Esperanta vortaro fare de S. Grenkamp en 1937, "Oficiala Vortaro de Esperanto" estas publika havaĵo en tiuj landoj en kiuj verko iĝas publika post 50 jaroj post la morto de la verkisto. Grenkamp mortis en 1943. La libro do estas publika havaĵo en Kanado, mia lando.

Mi skanis la libron kaj alŝutis ĝin al Google Docs. Bedaŭrinde pro la malgrandeco de la libro, la skano ne estas ĉie facile legebla. Tamen, mi petas helpon de vi por reskribi la enhavon de la vortaro en Google Docs.

Pliaj klarigoj troviĝas en la Google Doc. Vi povas ankaŭ sendi retmesaĝon al mi: paceverda@gmail.com.

La skanaĵo/PDF: https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuYWZWS...

La kalkultabelo en kiu vi povas skribi la kapvortojn kaj difinojn: https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AlqpO...

Dankon pro via helpo!

回到上端