目次へ

La akcento ĉe unusilabaj vortetoj

Ilmen,2012年2月27日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Ilmen (プロフィールを表示) 2012年2月27日 20:30:17

Bonan tagon al ĉiuj.
Rilate al la akcento de la Esperantlingvaj vortoj, mi ĉiam legis tion, ke ĝi lokiĝas je la lastantaŭa silabo ĉiuokaze, sendepende de la vortlongeco. Mi tamen neniam legis ion ajn pri unusilabaj vortetoj, kiel "al", "pri", "ĉu", "ol" kaj tiel plu, kiuj ne havas lastantaŭan silabon.
Estas du ebloj: aŭ unusilabaj vortoj havas akcenton je ilia sola silabo, aŭ ili tute ne havas tiun.

Do fakte kiel estas tio? Ĉu tiaj vortetoj havas akcenton?
Dankon antaŭe.

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月27日 20:42:17

Ilmen:Bonan tagon al ĉiuj.
Rilate al la akcento de la Esperantlingvaj vortoj, mi ĉiam legis tion, ke ĝi lokiĝas je la lastantaŭa silabo ĉiuokaze, sendepende de la vortlongeco. Mi tamen neniam legis ion ajn pri unusilabaj vortetoj, kiel "al", "pri", "ĉu", "ol" kaj tiel plu, kiuj ne havas lastantaŭan silabon.
Estas du ebloj: aŭ unusilabaj vortoj havas akcenton je ilia sola silabo, aŭ ili tute ne havas tiun.

Do fakte kiel estas tio? Ĉu tiaj vortetoj havas akcenton?
Dankon antaŭe.
Ĉu vi seriozas? En kiu alia loko povas resti akcento de unusilabaj vortoj se ne restas en la NURA vokalo?

Kiel, kiamaniere, vi povas eĉ imagi "senakcentajn" vortojn?

Kia misuzo de la foroj...

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月27日 20:50:32

Forigite

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年2月27日 20:53:49

La demando fakte tute ne estas stulta.

Laŭ mi tiaj vortetoj normale ne havas akcenton, sed je bezono ili ja povas ricevi ĝin:

La demando ne estas, ĉu ni faru tion, sed kiel.

Mi diris, ke la ŝlosilo kuŝas ĉe la skatolo, ne en ĝi.

Ilmen (プロフィールを表示) 2012年2月27日 21:16:37

Ve, mi ja bone imagas senakcentan vorton. Tio estus monotone elparolata vorto. ♪

Mi estas prudentema, do mi volas kontroli tion, malgraŭ ke se unusiliabaj vortoj ne havus akcenton estus problemoj de fraza plursenco.

Ekzemple (la akcentitaj silaboj estas dikigitaj):
"Priskribo estas skribita prezento."
"Pri skribo estas skribita prezento." (Kun akcentitaj unusilabaj vortoj.)

Se unusilabaj vortoj (tiukaze "pri") ne havus akcenton, la du ĉi-supraj frazoj estus elparolata same. Ĉu ne?

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年2月27日 21:31:38

Forigite

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月27日 23:18:45

Tiaj vortoj simple ne povas ne-havi akcenton, imagu ilin senkontekste.

Pli

Ol

Mi

Sen

Tuj

Ĉu ili povas ne ricevi tian forton dum via spiro? Simple ili ne povas resti senakcentaj.

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年2月28日 0:04:37

Oni supozas komplikaĵon, kie tio ne ekzistas.

Oni akcentas laŭ la neceso indiki la signifon al la alparolato.

Ĉu intimo aŭ in-timo?

Mi diris ses, ne sep

Mi ne diris tion
Mi ne diris tion

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月28日 0:29:22

sudanglo:Oni supozas komplikaĵon, kie tio ne ekzistas.

Oni akcentas laŭ la neceso indiki la signifon al la alparolato.

Ĉu intimo aŭ in-timo?

Mi diris ses, ne sep

Mi ne diris tion
Mi ne diris tion
Aldone, la korelativaj vortoj estas minimume dusilabaj:
ti-o
ki-el
ĉi-am
ne-ni-e

Kaj tiel plu.

Ilmen (プロフィールを表示) 2012年3月1日 12:50:40

Ja do, tiaj vortetoj unusilabaj estas ĝenerale elparolataj senakcente, sen oni povas akcenti ĝin iam ajn laŭvole, por emfazo aŭ similaj aferoj. Do okaze ke mi dirontas frazon kiel "pri skribo estas..." kaj ke mi pensas, ke tiu frazo povas esti konfuzata kun "priskribo estas...", mi ja povas akcenti la rolmontra vorteto "pri" por klare indiki tion, ke ĝi ne estas antaŭmetito (prefikso).

先頭にもどる