Ku rupapuro rw'ibirimwo

esperanto-peru.org QPD ?

ca, kivuye

Ubutumwa 5

ururimi: Esperanto

gbblegnica (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruhuhuma 2012 07:00:46

Mi loĝas en Peruo, en la urbo Trujillo kaj mi sentas bedaŭrinde,ke la perua esperanta komunumo yam esas mortonta, estas mortanta aŭ estis mortinta !!???
Ni vidu "lastajn" aktualaĵojn :
http://www.esperanto-peru.org/es/taxonomy/term/3
demando.gif

dobri (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruhuhuma 2012 14:33:19

Ofte ŝajnas al mi, ke ankaŭ la ĉeĥa E-komunumo estas mortanta. Tial mi ĝojas, ke ni havas la paĝojn LERNU! Se vi ne havas samideanojn ĉirkaŭ vi, vizitu ofte la paĝojn kaj partoprenu internacian diskuton en la forumo!
Plu mi rimarkis, ke la reto enhavas tiom da Esperantaj tekstoj, ke por unu homo ne eblas tralegi ĉiujn!

Sahaquiel (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruhuhuma 2012 21:01:47

Ankaŭ mi sentis tion, ke neniu faris nenion por la movado en mia lando, jes ni estas malmultaj sed mi volus fari almenaŭ bruon lango.gif, do, mi kaj aliaj du amikoj kaj mia frato nun laboras por esperanto. Se neniu faras nenion, Vi faru ion!

Esperantst (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruhuhuma 2012 21:18:19

Saluton, se vi estas el Trujillo vi mem estas la movado en Peruo ridulo.gif Kion vi proponas, kion vi metus al la paĝo?

gbblegnica:Mi loĝas en Peruo, en la urbo Trujillo kaj mi sentas bedaŭrinde,ke la perua esperanta komunumo yam esas mortonta, estas mortanta aŭ estis mortinta !!???
Ni vidu "lastajn" aktualaĵojn :
http://www.esperanto-peru.org/es/taxonomy/term/3
demando.gif

Esperantst (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruhuhuma 2012 21:21:33

Vi tute pravas! Ni mem estas la movado, ne estas iu centra, supera instanco! Ni mem devas esti aktivaj. La movado en Peruo nur povas pliboniĝi se sufiĉe da personoj pretas doni temon kaj monon, se homoj spertiĝas pri la lingvo kaj poste instruas, se homoj spertiĝas pri informaj teknikoj kaj poste informas, se homoj spertiĝas pri retaj aferoj kaj poste ŝanĝas retpaĝojn.

Sahaquiel:Ankaŭ mi sentis tion, ke neniu faris nenion por la movado en mia lando, jes ni estas malmultaj sed mi volus fari almenaŭ bruon lango.gif, do, mi kaj aliaj du amikoj kaj mia frato nun laboras por esperanto. Se neniu faras nenion, Vi faru ion!

Subira ku ntango