目次へ

Esperanta komuna

poet31,2012年2月28日の

メッセージ: 34

言語: Esperanto

whysea (プロフィールを表示) 2012年3月1日 14:44:37

swar0g:
maratonisto:Por komenco Viaj eraretoj
poet31:Mi volas lerni Esperantan ligvon kaj amikiĝi. Ni havas tri domojn, 15 bovinojn, 2 ĉevalojn, 8 porkojn. Nia komunumo loksidas en urbeto Lubotin sub apud Ĥarkovo.
Rakontu pli detale, pri Via komunumo, min interesas.
http://www.mediaport.ua/news/society/61766

Rigardu tie (en rusa lingvo).
Ĉu vi povas priskribi iom pri tiu filmeto? Se vi bezonas uzi googlan tradukilon, ne zorgu ridulo.gif

Do...Vi loĝas ĉe farmo?

Tortes (プロフィールを表示) 2012年3月1日 15:33:01

La hispana registaro solvos nenion ĉar lia sola celo estas savi la negoco de la riĉuloj, negrave kio okazas al la loĝantaro, estas tempo por eliri kaj batali por ne pagi krizon kiun ni ne kaŭzis.

Amike

poet31 (プロフィールを表示) 2012年3月1日 16:48:12

whysea:
swar0g:
maratonisto:Por komenco Viaj eraretoj
poet31:Mi volas lerni Esperantan ligvon kaj amikiĝi. Ni havas tri domojn, 15 bovinojn, 2 ĉevalojn, 8 porkojn. Nia komunumo loksidas en urbeto Lubotin sub apud Ĥarkovo.
Rakontu pli detale, pri Via komunumo, min interesas.
http://www.mediaport.ua/news/society/61766

Rigardu tie (en rusa lingvo).
Ĉu vi povas priskribi iom pri tiu filmeto? Se vi bezonas uzi googlan tradukilon, ne zorgu ridulo.gif

Do...Vi loĝas ĉe farmo?
Jes. Mi loĝas tiun laboran-lernan komunan. Ni disvolvas la “Teorion de Feliĉo” de Pitagoro por apliki gin en scienco, industrio kaj agrikulturo de la nuntempa Terglobo.

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年3月1日 17:38:32

poet31:Ni disvolvas la “Teorion de Feliĉo” de Pitagoro por apliki gin en scienco, industrio kaj agrikulturo de la nuntempa Terglobo.
Ĉu vi pensas ke la teorio de Feliĉo de Pitagoro aplikeblas en la nuna homaro?
Nuntempe la homoj estas pli memigitaj ol neniam antaŭe, ili ne vidas la proksimulon, ili nur prizorgas sin mem...la feliĉo ŝajnas esti neatingebla eco por la nuna homaro.

Kion oni faru por plifeliĉigi tiel sin mem kiel la ceterulojn?

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月1日 17:45:43

Desit1:Kion oni faru por plifeliĉigi tiel sin mem kiel la ceterulojn?
Se vi volas esti feliĉa, do, estu! rideto.gif

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年3月1日 17:46:56

Mi estas...sed mi ne trovas la veran feliĉecon...ĉu ĝi estas en mia koramikino, en miaj ontaj filoj, en Esperanto...kie? kaj kiel atingi ĝin?

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月1日 17:52:41

Desit1:Mi estas...sed mi ne trovas la veran feliĉecon...ĉu ĝi estas en mia koramikino, en miaj ontaj filoj, en Esperanto...kie? kaj kiel atingi ĝin?
Trankviliĝu! La vera feliĉeco tute ne ekzistas. Estu feliĉa kun tio, kion vi havas. rideto.gif

Komandanto_Che (プロフィールを表示) 2012年3月1日 17:59:25

antoniomoya:Jes, vi pravas. Mi estas hispano, kaj ĉio kio vi diras estas vero. Ĉi tie, en Hispanujo, ni havas 5 milionojn da senlaboruloj. Preskaŭ ĉiu hispana familio havas iun (aŭ plurajn) kiun ne laboras. Ĉi tiu estas la plej malbona situacio kiun mi neniam vivis en mia tuta vivo. Ni esperas ke la ekonomiaj mezuroj kiujn la nova registaro prenis, helpos eliri el tiu malfeliĉa epoko.

Amike.
En Belarusio senlaboreco egalas nur 0.7%. Sed se vi estas juna laboristo, do vi ne trovos laboran kun laborpago pli ol 100-150$ en monato.
Se vi ne plaĉas vian loĝadon en Hispanio, eble vi migros al Belarusio? okulumo.gif

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月2日 4:54:26

poet31: Ni havas tri domon, 15 bovinon, 2 ĉevalon, 8 porkon.
Ĉu vi havas ankaŭ infanojn?

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年3月2日 11:08:45

Desit1:Mi estas...sed mi ne trovas la veran feliĉecon...ĉu ĝi estas en mia koramikino, en miaj ontaj filoj, en Esperanto...kie? kaj kiel atingi ĝin?
Laŭ mi, la feliĉeco troviĝas nur ene de vi mem. Neniu/nenio ekstera povas feliĉigi vin.
Serĉu ene de vi la kontentecon pro ĉio kion vi havas: loĝejo, sano, koramikino, (eble) laboro... Kaj ankaŭ pro tio kion vi faras por aliuloj, por la socio... Pensu ke vi estas privilegiulo, kompare kun aliaj personoj.

La feliĉeco venas el la propraj pozitivaj pensoj kaj optimista sinteno. Ĝi estas io spirita, ne materia.

Mi ne tro ŝatas la vorton "feliĉecon". Tiu stato estas pli koncepto ol realo. Mi preferas "kontentecon", esti kutime meze kontenta. Tio jam estas vera sukceso.

Amike.

先頭にもどる