Kwa maudhui

Citaĵoj Pri Tristeco

ya omid17, 28 Februari 2012

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

omid17 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2012 8:37:34 alasiri

* Se vi vidas amikon sen rideto; donu al li unu el la viaj.

* “Neniu meritas viajn larmojn, sed kiu ajn meritus ilin, ne plorigos vin.” G.G. Marquez

* Ĉio bela devas finiĝi, sed ĉiuj malbonaĵoj povas daŭri ĉiame.

* “La muroj kiujn ni konstruadas ĉirkaŭ ni, fortenas malĝojon sed ankaŭ la ĝojon.” Jim Rohn

omid17 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2012 8:53:03 alasiri

* “Ĉiu viro havas siajn sekretajn malĝojojn kiujn la mondo ne scias; kaj ofte ni nomas iun viron sensentan dum li estas nur malfeliĉa.” Henry Wadsworth Longfellow

* “Estas facile plori kiam vi konscias ke ĉiuj kiujn vi amas malakceptos vin aŭ mortos.” Chuck Palahniuk

* “Ridetu!, eĉ se estas malfeliĉa rideto, ĉar pli malfeliĉa ol malfeliĉa rideto estas la malfeliĉo de ne scipovi rideton.”

* “Kolero nur estas malkuraĝa formo de malĝojo. Estas multe pli facile esti kolera kontraŭ iu ol diri al ili ke vi estas ofendita.”

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2012 9:36:50 alasiri

Oni konas malfeliĉon ĉar oni konas feliĉon, kiun vojo vi elektas?

Kurudi juu