У садржају

Legalizio de drugaro

од Desit1, 29. фебруар 2012.

Поруке: 8

Језик: Esperanto

Desit1 (Погледати профил) 29. фебруар 2012. 18.59.39

Vi ĉiuj scias ke, en Hispanameriko, la problemo de la drugtrafikantoj fiaskigas la vivon kaj emojn de la homoj kiuj ne rilatas al ili, sed...la registaroj volas leĝigi la drugojn por ataki la drugtrafikantojn.

Kion vi pensas pri ĉi tio?

La kontraŭ-druga milito jam prenis multajn vivojn...

Ĉiam via, Sankta Goku.

Wilhelm (Погледати профил) 29. фебруар 2012. 20.20.41

Krom se vi aprobas terorismon, gangsterismon, mafiismon, koruptadon de policoj kaj ŝtatoficistoj, malboniĝon, ktp, vi subtenu la laŭleĝigon (legalizion) de ĉiuj drogoj.

Desmut (Погледати профил) 29. фебруар 2012. 21.21.41

Jes, estas "Laŭleĝigo" ne "Legalizio"

Mi opinias ke eble la leĝigo de drugoj iomete helpos la nacian ekonomion, mi loĝas kie la milito kontraŭ trafikistoj pli fortas ol en alia amerika lando - laŭ mi.

La malpermesitaĵoj ĉiam pli allogas ol la permesitaĵoj.

Se ni konsideras la eblecon de pli bonkvalita kaj malpli danĝera drugaro permesata de la registaro - kaj kontrolata de ĝi, ankaŭ -, kiu batalos kontraŭ la malleĝa kaj mi-ne-scias-kion-ĝi-enhavas-a drugo, ni povus kompreni ke la homoj kiuj nuntempe konsideras drugiĝi eble ekdrugiĝus per tiuj pli puraj kaj kontrolitaj drugoj.

Do, ĉu elekti malbonkvalitan drugon aŭ ĉu elekti registritan drugon...tia eklekto povus okazigi grandan ŝanĝon en la kutima drugado de la drugiĝantoj...

Sahaquiel (Погледати профил) 01. март 2012. 18.22.09

La milito kontraŭ la drugvendistoj estas neefika, kaj neniam finiĝos. La laŭleĝigo, kiel oni jam diris, povas helpi al la ekonomio kaj homigi tiun problemon.

Ankaŭ la alkoholo kaj la tabako estas drugoj, sed ili estas lauleĝa, kial la preferataj drugo de aliaj estas nelauleĝa? Tio estas hipokritec'

Tjeri (Погледати профил) 01. март 2012. 20.17.29

Mi ne scias, kiel iu povus laŭleĝigi ion, kiu ne ekzistas.

Se la diskuto estus pri drogo , eble mi havus opinion...

Roman_Mutin (Погледати профил) 10. март 2012. 11.52.50

Tjeri:Mi ne scias, kiel iu povus laŭleĝigi ion, kiu ne ekzistas.

Se la diskuto estus pri drogo , eble mi havus opinion...
ankaŭ al mi ŝajnas ke estas misuzo de tiu vorto

Jakovo (Погледати профил) 12. март 2012. 17.25.29

Sahaquiel:Ankaŭ la alkoholo kaj la tabako estas drugoj, sed ili estas lauleĝa, kial la preferataj drugo de aliaj estas nelauleĝa? Tio estas hipokritec'
Nu, mi ja povas kompreni la diferencon inter drogoj kiuj nur damaĝas onin mem kaj tiuj kiuj efikas grave psikoŝanĝe kaj do danĝera al la publiko. Ankaŭ mi povas kompreni ke oni juĝu la drogojn laŭ ilia graveco (kvankam tio estas diskutebla).

Tamen, mi pensas ke oni laŭleĝigu la drogojn, sed pro tio ke (kiel jam menciita) la drogoj poste estus pli puraj, kio rezultus en malpli grandajn kostojn por la socio ĉar malpli gravaj sanoproblemoj okazus; kaj pro laŭ mi pli grava argumento ke la drogoj ja ankaŭ estas tiel multekostaj ĉar la drogkomercistoj riskas iliajn vivojn dum esti ĉasataj de la policio.

Sekve, mi kredas ke la prezo de drogo malsuprenirus se iuj farmaciaj firmaoj produktus ĝin amase. Ne plu estus allogo de estonta riĉeco por la drogkomercistoj!

Sahaquiel (Погледати профил) 12. март 2012. 22.36.13

Jakovo:

Almenaŭ en mia lando, Kolombio, la laŭleĝaj ankaŭ estas danĝeraj al aliaj. Oni drinkas multe kaj ebriiĝas poste kondukas aŭton kaj mortigas paŝantojn. Aŭ en ebriiĝa stato luktas unu la alian, oni batas siajn geedzojn, idojn, amikojn kaj nekonatajn personojn; eĉ pafas kontraŭ ilin.

Laŭ mi la laŭleĝaj drogoj estas egale malbolaj ol la nelaŭleĝaj

Вратите се горе