Al la enhavo

Ĉina frazo, bv. kontroli la gramatikon

de Demian, 2012-marto-01

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-01 13:35:41

Ĉu la suba frazo estas gramatike ĝusta en la ĉina?

我要看ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ。 我會看它在哪兒嗎?

Mi volas diri: "Mi volas spekti Usagi Drop-on. Kie mi povas spekti ĝin?

Usagi Drop estas la nomo de filmo.

derverwandte (Montri la profilon) 2012-marto-01 14:30:03

Demian:Ĉu la suba frazo estas gramatike ĝusta en la ĉina?

我要看ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ。 我會看它在哪兒嗎?

Mi volas diri: "Mi volas spekti Usagi Drop-on. Kie mi povas spekti ĝin?

Usagi Drop estas la nomo de filmo.
我要看ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ
Mi pensas ke tio frazo estas okej.

我會看它在哪兒嗎?
la frazo estas tre stranga por mi.se vi rankontus kie mi povas sepkti ĝin?nur diri 我在哪里可以(观)看它 aŭ 在哪里我可以(观)看它
kaj pardonon mi ne komprenas ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ ĉar ni ne lernas ĝin,sed mi aŭdis la taiwananoj ankoraŭ lernas ĝin_? okulumo.gif

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-01 18:33:58

@Derverwandte: Dankon! Mi estas feliĉa, ke mi povis esprimi la unuan frazon ĝuste. Samtempe, la dua estis sensenca. malgajo.gif

Dankon por ĝustigi! rideto.gif

derverwandte: mi ne komprenas ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ ĉar ni ne lernas ĝin,sed mi aŭdis la taiwananoj ankoraŭ lernas ĝin_? okulumo.gif
Oni nomas ĝin Bopomofo (ㄅㄆㄇㄈ) kaj oni uzas ĝin en Tajvano anstataŭ de Pinyin.

Mi povus diri: 我要看Usagi Drop. Sed ĝi ne aperas bela. Tial mi uzis Bopomofo-n. Ĝi estas pli ĉineca ol Pinyin, ĉu ne?

kefga_x (Montri la profilon) 2012-marto-01 22:56:42

Demian:@Derverwandte: Dankon! Mi estas feliĉa, ke mi povis esprimi la unuan frazon ĝuste. Samtempe, la dua estis sensenca. malgajo.gif

Dankon por ĝustigi! rideto.gif

derverwandte: mi ne komprenas ㄨㄙㄚㄍㄧㄉㄛㄖㄛㄆㄨ ĉar ni ne lernas ĝin,sed mi aŭdis la taiwananoj ankoraŭ lernas ĝin_? okulumo.gif
Oni nomas ĝin Bopomofo (ㄅㄆㄇㄈ) kaj oni uzas ĝin en Tajvano anstataŭ de Pinyin.

Mi povus diri: 我要看Usagi Drop. Sed ĝi ne aperas bela. Tial mi uzis Bopomofo-n. Ĝi estas pli ĉineca ol Pinyin, ĉu ne?
Saluton Demian!

Mi ne estas Ĉinano sed mi pensas ke mi povas helpi vin. Bopomofon ili ne uzas en Ĉinio. Ili ja uzas latinajn literojn tiel vi montras.

rigardu kelkajn tre popolajn retpaĝajn tie oni povas vidi tiun:

http://mop.com/
http://www.weibo.com/

Jes, en Tajvano oni uzas Bopomofon, sed ekstere neniu. Do, por la plejparto Bopomofo estas malpli Ĉineca ol Pinyin. Aŭ alimaniere, ĝi estas egala fremda.

Kompreneble nur al mia opinio. Tiel mi ne estas Ĉinano, bezonas Ĉinan opinion.

Amike (kaj pardonu iujn erorojn. Mi estas ankoraŭ komencanto.),

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-02 05:12:14

kefga_x:Jes, en Tajvano oni uzas Bopomofon, sed ekstere neniu. Do, por la plejparto Bopomofo estas malpli Ĉineca ol Pinyin. Aŭ alimaniere, ĝi estas egala fremda.

Kompreneble nur al mia opinio. Tiel mi ne estas Ĉinano, bezonas Ĉinan opinion.
Mi pensas ke oni povas uzi Bopomofo-n sam-maniere, kiel la japanaoj uzas kanaojn en la japana, t.e., por esprimi sonojn, kiuj oni ankoraŭ ne scias kiel esprimi ĝuste per ideografiaĵoj.

你叫ㄐㄛㄋ。
= 你叫John.
= Vi nomiĝas John.

Mi opinias ke la unua frazo aspektas pli natura, tial mi preferas ĝin. Samtempe tio ne signifas ke la dua frazo (maniero) estas malĝusta.

kefga_x (Montri la profilon) 2012-marto-02 13:17:36

Demian:

Oni povas pensi ke frazo estas tre bela aŭ natura, sed ĝi ne ŝanĝas la fakton ke neniu ĉinanoj povas legi ĝin.

Plue, mem en japana oni povas ofte trovi latinajn literojn. Regardu:

http://www.asahi.com/
http://mixi.jp/

Alie, mi ja akordas ke Bopomofo estas kaj tre bela kaj tre interesa. Sed, mi volus vin informi pri la vera praktika lingvo.

Amike,

derverwandte (Montri la profilon) 2012-marto-02 15:48:34

la nomo de angla aŭ aliaj landoj ,la ĉina lingvo povas skribas ilin laŭ ideografiaĵo.ekzample,john estas約翰。
Benjamin本傑明
KTP
kaj se vi havas moderna ĉina lingvo vortaro,vi ankaŭ vidus Bopomofo (ㄅㄆㄇㄈ) .

kefga_x (Montri la profilon) 2012-marto-02 16:20:52

derverwandte:la nomo de angla aŭ aliaj landoj ,la ĉina lingvo povas skribas ilin laŭ ideografiaĵo.ekzample,john estas約翰。
Benjamin本傑明
KTP
kaj se vi havas moderna ĉina lingvo vortaro,vi ankaŭ vidus Bopomofo (ㄅㄆㄇㄈ) .
Ĉu estas vere? Mi pensas ke estas sufiĉe rara, ĉu ne? Moderna vortaro de Tajvano aŭ Ĉinio?

Mi volus demandi ankaŭ se laŭ via opinio, estas utile lerni Bopomofon?

Fakte, mi mem pensas ke mallatinaj literoj estas pli bona por lerni novan sonon.

Kaj mem, por skribi fremdajn nomojn laŭ ideografiaĵoj, estas malofte en la ĉiutaga normala lingvo, ĉu ne? Ĉinanoj neniam skribi 约翰n por mia nomo (mia nomo vere estas John lango.gif ) sed ĉiam uzas John aŭ mian ĉinan nomon (kiu estas malsama ol mia anglonomo). Kion vi pensas pri ĉi-tio?

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-02 18:39:51

kefga_x:
derverwandte:kaj se vi havas moderna ĉina lingvo vortaro,vi ankaŭ vidus Bopomofo (ㄅㄆㄇㄈ) .
Ĉu estas vere? Mi pensas ke estas sufiĉe rara, ĉu ne? Moderna vortaro de Tajvano aŭ Ĉinio?
Mi kaperis PDF-version de Xiandai Hanyu Cidian (现代汉语词典). Commercial Press en Ĉinio (ne Tajvano) eldonas ĝin. Laŭ la Angla Vikipedio, ĝi estas estiminda, kaj ĉefe altnivelaj lernantoj (koleĝaj kaj universitataj studentoj) uzas ĝin.

Mi havas la 2005 version kaj Bopomofo estas trovebla en la libro. Vidu mem:

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-02 18:48:09

La simbolo ㄚinter krampoj sub granda A kaj dekstre de a estas Bopomofo-litero.

kefga_x:sed ĝi ne ŝanĝas la fakton ke neniu ĉinanoj povas legi ĝin.
Mi lernas la ĉinan per tradiciaj ideografiaĵoj. Duono da ĉinoj, kiuj skribas la ĉinan per tradiciaj ideografiaĵoj loĝas en Tajvano kaj preskaŭ ĉiu en Tajvano komprenas Bopomofo-n.

Pri utileco, tio dependas je kial oni lernas la ĉinan. Se la celo estas gajni monon aŭ alian pragmatan kialon, Bopomofo estas neutila. Se la celo estas lerni tiom, kiom eblas pri tiu kulturo kaj la tieaj popoloj, Bopomofo certe estas utila. Se mi ne eraras, ĝi estas la unua ĉina elparola aboco, kiun ĉinoj mem kreis por esprimi sonojn de sia lingvo en 1913(?). rideto.gif

Reen al la supro