Al la enhavo

"Ŝatu" lernu! en Facebook

de erinja, 2012-marto-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-02 10:45:51

Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!

pauxleto (Montri la profilon) 2012-marto-02 23:32:54

erinja:Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!
Mi tre ŝatas la grandan bildon en la nova oficiala Facebook-paĝo de lernu! Ĉu vi provis trovi vian avataron? okulumo.gif http://on.fb.me/lernu

Tjeri (Montri la profilon) 2012-marto-03 09:54:53

Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-03 10:40:50

Tjeri:Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif
Eble reklamas lernu.net inter vizaĝlibranoj ;] Mi pensas, ke estas bona ideo, ke Lernu.net havas oficiala paĝo ĉe vizaĝolibro.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-03 13:35:58

Tjeri:Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif
Ni tute ne zorgas ĉu vi havas konton ĉe Facebook aŭ ne. Ni nur volas ke personoj kiuj jam estas membroj de Facebook ŝatu nin.

Mi mem rigardas al mia Facebook-konto eble unu fojon monate, do mi mem tute ne estas fervorulo pri tio.

Jev (Montri la profilon) 2012-marto-06 13:58:20

Ankaŭ ĉe la ĉefpaĝo de lernu! nun aperas informoj de Facebook, por ke homoj pli facile trovu nian grupon. Mi tre scivolas, kiom da uzantoj ni sukcesos kolekti. Se la afero estos sukcesa, ni sendube faros ion similan ankaŭ por aliaj sociaj retoj.

unpensador (Montri la profilon) 2012-marto-06 15:10:53

erinja:Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!
Mi ĉiam konsentas kun tio kion vi diras. Mi kredas ke estas nepre ke Vi metu la paĝaro kiel eble plej baldaŭ, kvankam mi kelkfoje estiĝas nervoza je la babilado, ĉar ofte venas al mi pluraj personoj samtempe kaj mi estas malrapida kaj mallerta. Kaj mi ankaŭ ne komprenas ke homoj volas paroli kun mi, ĉar mi estas tre mallerta kaj kruda. Mi preskaŭ dirus kiel Sankta Johano de la Kruco: "Kion mi havas ke Vi mian amikecon petas?" ridulo.gif)) [Li estis parolanta al Mia Sinjoro Jesuo Kristo]. http://users.ipfw.edu/jehle/poesia/sanjuan.htm

Mi nature ne scias, sed mi pensas ke vi sukcesos en ĉi tia afero, kavankam la hispanuloj estas tre hontema kaj timema pri la eksterlandaj kaj artefaritaj lingvoj.

Mi jam iomete preĝis por la franca Instruisto, kaj poste mi iom pli preĝos, sed post la mezmanĝo mi estiĝas iom dormema. Poste mi faros tion.

Tre amikajn salutojn.

Via. - Edu rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-06 16:28:25

unpensador:Kaj mi ankaŭ ne komprenas ke homoj volas paroli kun mi, ĉar mi estas tre mallerta kaj kruda.
ĉu surprize?

Rogir (Montri la profilon) 2012-marto-08 17:04:01

Estus privatece pli bone, se Lernu nur metus ligilon al la facebook-paĝo, kaj ne aldonus pecon da ilia kodo en sian paĝon. Facebook ĉiam kolektas datumojn pri vizitantoj, eĉ pri tiuj, kiuj ne havas fb-konton.

Reen al la supro