Späť na obsah

"Ŝatu" lernu! en Facebook

od erinja, 2. marca 2012

Príspevky: 9

Jazyk: Esperanto

erinja (Zobraziť profil) 2. marca 2012 10:45:51

Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!

pauxleto (Zobraziť profil) 2. marca 2012 23:32:54

erinja:Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!
Mi tre ŝatas la grandan bildon en la nova oficiala Facebook-paĝo de lernu! Ĉu vi provis trovi vian avataron? okulumo.gif http://on.fb.me/lernu

Tjeri (Zobraziť profil) 3. marca 2012 9:54:53

Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif

vincas (Zobraziť profil) 3. marca 2012 10:40:50

Tjeri:Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif
Eble reklamas lernu.net inter vizaĝlibranoj ;] Mi pensas, ke estas bona ideo, ke Lernu.net havas oficiala paĝo ĉe vizaĝolibro.

erinja (Zobraziť profil) 3. marca 2012 13:35:58

Tjeri:Ĉu vi estas reklamanta por ke mi havu konton ĉe Facebook? shoko.gif
Ni tute ne zorgas ĉu vi havas konton ĉe Facebook aŭ ne. Ni nur volas ke personoj kiuj jam estas membroj de Facebook ŝatu nin.

Mi mem rigardas al mia Facebook-konto eble unu fojon monate, do mi mem tute ne estas fervorulo pri tio.

Jev (Zobraziť profil) 6. marca 2012 13:58:20

Ankaŭ ĉe la ĉefpaĝo de lernu! nun aperas informoj de Facebook, por ke homoj pli facile trovu nian grupon. Mi tre scivolas, kiom da uzantoj ni sukcesos kolekti. Se la afero estos sukcesa, ni sendube faros ion similan ankaŭ por aliaj sociaj retoj.

unpensador (Zobraziť profil) 6. marca 2012 15:10:53

erinja:Mi invitas vin "ŝati" lernu! en Facebook - butono troviĝas sub la tujmesaĝilo, en la dekstra flanko de via ekrano.

Ni nun refaras la oficialan Facebook-paĝon de lernu!, pro la baldaŭa redesegno (30 marto 2012) de Facebook-paĝoj rilate al organizoj. Tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne videblas, sed vi jam nun povas ŝati nin!
Mi ĉiam konsentas kun tio kion vi diras. Mi kredas ke estas nepre ke Vi metu la paĝaro kiel eble plej baldaŭ, kvankam mi kelkfoje estiĝas nervoza je la babilado, ĉar ofte venas al mi pluraj personoj samtempe kaj mi estas malrapida kaj mallerta. Kaj mi ankaŭ ne komprenas ke homoj volas paroli kun mi, ĉar mi estas tre mallerta kaj kruda. Mi preskaŭ dirus kiel Sankta Johano de la Kruco: "Kion mi havas ke Vi mian amikecon petas?" ridulo.gif)) [Li estis parolanta al Mia Sinjoro Jesuo Kristo]. http://users.ipfw.edu/jehle/poesia/sanjuan.htm

Mi nature ne scias, sed mi pensas ke vi sukcesos en ĉi tia afero, kavankam la hispanuloj estas tre hontema kaj timema pri la eksterlandaj kaj artefaritaj lingvoj.

Mi jam iomete preĝis por la franca Instruisto, kaj poste mi iom pli preĝos, sed post la mezmanĝo mi estiĝas iom dormema. Poste mi faros tion.

Tre amikajn salutojn.

Via. - Edu rideto.gif

darkweasel (Zobraziť profil) 6. marca 2012 16:28:25

unpensador:Kaj mi ankaŭ ne komprenas ke homoj volas paroli kun mi, ĉar mi estas tre mallerta kaj kruda.
ĉu surprize?

Rogir (Zobraziť profil) 8. marca 2012 17:04:01

Estus privatece pli bone, se Lernu nur metus ligilon al la facebook-paĝo, kaj ne aldonus pecon da ilia kodo en sian paĝon. Facebook ĉiam kolektas datumojn pri vizitantoj, eĉ pri tiuj, kiuj ne havas fb-konton.

Nahor