Zum Inhalt

Ebriiĝu ĝis la mort'!

von Desit1, 3. März 2012

Beiträge: 1

Sprache: Esperanto

Desit1 (Profil anzeigen) 3. März 2012 04:40:24

Saluton homoj, viroj kaj belulinoj...hodiaŭ mi min demandis ĉu...ĉu la esperantistaro estas simila al homaro?

Ĉu ni estas "normalaj" ĝis tia punkto kie oni disigas la frenezulojn for la senckapuloj?

Ni scias ke difino "normala homo" ne eblas disigi inter la tiom buntaj pensmanieroj, kapabloj, spertoj, emoj, "otakuecoj", kaj aliaj aferoj. Do, kio estas normala homo?

Ĉu tiu kiu dum la infaneco ludis kun geamikoj kaj dormiris je la 8a nokte post trinki varmetan lakton kaj post, en adoleskado ludis kun aliaj geamikoj kaj konis sekson kun bela najbarino kiun vi amis tre pasie, sed post ekuniversitatiĝinte vi forlasis ŝin kaj ekamis vian karieron, viaj geamikoj invitadis vin al festoj kaj en ili vi ebriiĝis ĝis finiĝi en lito kun venesciaskiuulino...aŭ ulo...tio ofte okazis ĝis tiu tago, en unu enua festo, vi vidis ŝin sola, vi atendis longe trovi ŝin tiel, sen amikinoj ĉirkaŭ ŝi, kaj ekkuraĝis paroli ŝin...ŝi akceptas vian inviton trinki ion kaj la ceteron vi jam konas. Poste vi finis la universitaton, kun bela koramikino ĉiam apoganta vin. Vi komencas labori kaj de komence, ĉio bonas, vi amas vian laboron kaj vian kreskantan bebon kaj vian belan edzinon, sed, post kelkaj jaroj, la vivo komencas enuigi vin, vi ne feliĉas kun viaj du filoj nek kun via dikiĝanta edzino, via hararo falas kaj viaj pantalonoj kaj ĉemizoj ne plu estas je via mezuro, via mono rapide flugas kaj vi ne feliĉas en via laboro. La tempo pasas kaj vi rezignas vivi tiel, tiom malfeliĉa sed sciante ke vi faris la plej bonon en via vivo. Tiam, vi rememoras viajn oraj tagojn kun la geamikoj de la infanaĝo...kaj ridetas.

Ĉu vi estas ĉi tia?

Zurück nach oben