Přejít k obsahu

2.500 vortoj iĝos 25.000?

od uživatele Jorn644 ze dne 3. března 2012

Příspěvky: 2

Jazyk: Esperanto

Jorn644 (Ukázat profil) 3. března 2012 17:34:31

Mi legis ke oni devas enkapigi pli ol 10.000 da vortoj anglalingvaj por sufiĉe scipovi la anglan lingvon je baza nivelo. Kaj, por scipovi la anglan lingvon kiel mezlernejanon ke oni devas scipovi ĉirkaŭ 30.000 da vortoj.

Nu, mi trovis jenan esperantan vortaron:
http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm

Kiu enhavas 2.500 bazajn radikojn kiuj povas esti uzataj por krei 25.000 da memstaraj vortoj.

Ĉu vi opinias ke post enkapigi tiujn 2.500 vortojn, ke vi scipovas sufiĉe da vortoj por verki rakontojn ajnajn en altnivela lingvo esperanta?

sudanglo (Ukázat profil) 4. března 2012 11:56:06

Vi parolas pri 'enkapigo', sed multajn Esperantajn vortojn oni havas je sia dispono preskaŭ sen 'lerni' ilin.

Ĉu vi devas 'lerni' la vorton 'telefono' kaj ties derivaĵojn?

Cetere, ĉiu ajn kalkulo pri la nombro da vortoj en Esperanto faareba el certa kvanto da radikoj devas esti iom duba.

Por verki altniveli en Esperanto oni bezonas iom pli ol enkapigi vortojn.

Zpět na začátek