إلى المحتويات

Kion vi opinias pri resti amikoj kun ekskoramik(in)oj?

من omid17, 3 مارس، 2012

المشاركات: 24

لغة: Esperanto

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 8:27:49 م

En mia vivo mi spertis ambaŭ versiojn. Mi nun estas kune kun alia viro dum preskaŭ 18 jaroj (ni eĉ edziĝis en Brazilo lastjare). Tio permesis al mi rekontakti eksajn amantojn. Mi bedaŭras ke mi ne plu trovas adresojn de du el ili sed mi ne malamas ilin. Fakte, kiel budhano, mi ne malamas iun ajn, eĉ personojn kiuj foje trompis min por riĉiĝi.

Jorn644 (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 8:31:05 م

fstphane:Ĉu ni amas iun alian por ĝi mem,aŭ ni sole amemas niajn dezirojn?
Interesa filozofiaĵo

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 6:37:24 م

La demando pri kial ni amas - pro la alia persono aŭ pro ni mem - estas tre malnova demando kaj mi ne kredas ke oni povas komplete respondi al tio - eble estas miksaĵo de ambaŭ. Mi vidis kiel mia patro iom post iom forvelkis post la morto de mia patrino - finfine li ankaŭ mortis - eble feliĉe ĉar li kredis ke li estus denove kun ŝi.

Desit1 (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 8:07:44 م

Mi estas la plej bona amiko (kaj ŝi estas mia plej bona amikino) de ekskoramikino.

Ni koniĝis tre junaj, en la mezlernejo, 13 kaj (ŝi) 14 jaraĝaj. Ĉar ni ne sciis kiel uzi niajn buŝojn (hohoho) ni disiĝis. Post kelkaj tagoj mi rimarkis ke ŝi fakte estis bela. Mi bedaŭris ne profiti pli bone nian rilaton, mi povintus iomete pli valori ŝin kaj eble "ami" ŝin. Ne fie pensu, mi ĉiam estis deca knabo kaj ŝi, ĝis nun, estas deca knabino.
Nuntempe ni estas en universitato kaj ekde adoleskaĝo, ni festas niajn naskiĝtagojn (ŝi naskis unu tagon antaŭe mi, tio estas amuza) dum du tagoj, la ŝian kaj la mian.

Ŝin mi kisis unu jaro poste..kaj ŝi min kisis poste unu jaro. Mi havis aliajn koramikinojn kaj ŝi aliajn koramikojn, mi ŝin helpas kompreni knabojn kaj ŝi min helpas kompreni knabinojn. Estas tre tre bona rilato, verdire mi amas ŝin kaj, laŭ mi, mi ne povus ami ŝin pli se ni estus gekoramikoj.

Mi pensas ke ni povas resti kiel amikoj de niaj ekskoramikinoj, ĉio dependas de la rilato kaj la disiĝo.

Desmut (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 8:22:16 م

Kio okazus se du Esperantistoj disiĝus for sia amrilato?

Mi ne scias kial, sed miajn ekskoramikinojn mi ne plu volas retrovi, verdire ne ĉiujn, sed ja la plimulton.

Ili foje lasas min, mi foje lasas ilin...sed ĉiam ni rompiĝas aĉe ploro.gif

Kaj, tio ĉi igas min pensi: Kio do okazus se du Esperantistoj, kiuj estus en amrilato, disiĝus? Ĉu iu el ili ankaŭ forlasus la movadon ĉar ĝi memorigas pri la eksamat(in)o? Ĉu ambaŭ? Ĉu iu el vi jam spertis tion ĉi?

omid17 (عرض الملف الشخصي) 7 مارس، 2012 4:55:22 م

Hyperboreus:Ne eblas.
Ĉu eblas por vi klarigi plu?

omid17 (عرض الملف الشخصي) 7 مارس، 2012 5:03:30 م

komenstanto:Mi luktas ĉi tiun problemon. Post iam mia eks-partnero estas amiko, sed ŝi ŝanĝiĝis. Mi estis konfuzita. Ŝi datiĝis aliajn virojn, kaj havis infanon kune kun alia viro, sed alia viro mortis. Ni kverelis, sed ni ne estis partneroj ĉiaokaze dum iom da jaroj. Tiam ŝi diris mi estas malbona persono. Mi pensis ŝi estis freneza. Se mi volas mian nomon purigus, mi ne plu devus parolas kun ŝi. Tion mi faris. Mi havas laŭvortan menson.
Jes, homoj ŝanĝas, kaj tio ŝajnas malsimpla situacio...sed mi esperas ke vi solvu la problemon kiel eble plej baldaŭ

omid17 (عرض الملف الشخصي) 7 مارس، 2012 5:04:33 م

unpensador:Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif
Bonvolu sendi miajn salutojn al via Sinjoro ridulo.gif

omid17 (عرض الملف الشخصي) 7 مارس، 2012 5:08:32 م

AlfRoland:
unpensador:Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif
Kaj kiel tio koncernas la demandon?
Mi pensas ke la frazo ne rilatas al la nuna diskuto. Ni kompreneble ne povas ami ĉiujn homojn kun la senco kiun mi ĉi tie celas per "amo".

omid17 (عرض الملف الشخصي) 7 مارس، 2012 5:17:43 م

komenstanto:Amo ne pravas ĉiutempe. Iam amo faras malamon, kaj la sentimento devus esti enmetita.
Iuj diras ke amo kaj malamo estas du kontraŭaj flankoj de unu monero. Se penso ne gvidas la amon, malamo eble aperos.

عودة للاعلى