ورود به محتوا

Kion vi opinias pri resti amikoj kun ekskoramik(in)oj?

از omid17, 3 مارس 2012

پست‌ها: 24

زبان: Esperanto

omid17 (نمایش مشخصات) 7 مارس 2012،‏ 18:23:49

fstphane:Ĉu ni amas iun alian por ĝi mem,aŭ ni sole amemas niajn dezirojn?
Ni amindumas al aliaj por kontentigi niajn proprajn internajn dezirojn. Sed tio estas reciproka kaj funkcias por ambaŭ flankoj.

omid17 (نمایش مشخصات) 7 مارس 2012،‏ 18:33:59

robbkvasnak:La demando pri kial ni amas - pro la alia persono aŭ pro ni mem - estas tre malnova demando kaj mi ne kredas ke oni povas komplete respondi al tio - eble estas miksaĵo de ambaŭ. Mi vidis kiel mia patro iom post iom forvelkis post la morto de mia patrino - finfine li ankaŭ mortis - eble feliĉe ĉar li kredis ke li estus denove kun ŝi.
Foje ni kutimiĝas al aliaj personoj tiom, ke vivi sen ili fariĝas nekredeble malfacila por ni.

Hmm, Kompreneble iuj volus eĉ oferi sin por siaj partneroj, sed tio estas malofta (speciale nuntempe).

omid17 (نمایش مشخصات) 7 مارس 2012،‏ 18:40:16

Desit1:Mi estas la plej bona amiko (kaj ŝi estas mia plej bona amikino) de ekskoramikino.

Ni koniĝis tre junaj, en la mezlernejo, 13 kaj (ŝi) 14 jaraĝaj. Ĉar ni ne sciis kiel uzi niajn buŝojn (hohoho) ni disiĝis. Post kelkaj tagoj mi rimarkis ke ŝi fakte estis bela. Mi bedaŭris ne profiti pli bone nian rilaton, mi povintus iomete pli valori ŝin kaj eble "ami" ŝin. Ne fie pensu, mi ĉiam estis deca knabo kaj ŝi, ĝis nun, estas deca knabino.
Nuntempe ni estas en universitato kaj ekde adoleskaĝo, ni festas niajn naskiĝtagojn (ŝi naskis unu tagon antaŭe mi, tio estas amuza) dum du tagoj, la ŝian kaj la mian.

Ŝin mi kisis unu jaro poste..kaj ŝi min kisis poste unu jaro. Mi havis aliajn koramikinojn kaj ŝi aliajn koramikojn, mi ŝin helpas kompreni knabojn kaj ŝi min helpas kompreni knabinojn. Estas tre tre bona rilato, verdire mi amas ŝin kaj, laŭ mi, mi ne povus ami ŝin pli se ni estus gekoramikoj.

Mi pensas ke ni povas resti kiel amikoj de niaj ekskoramikinoj, ĉio dependas de la rilato kaj la disiĝo.
Vere amuza historieto! Do, vi ne havas malkompfortan postamikecan rilaton. La nuna amika rilato estas utila kaj kiu scias, eble iam vi du rekuniĝus...

omid17 (نمایش مشخصات) 7 مارس 2012،‏ 18:45:00

Desmut:Kio okazus se du Esperantistoj disiĝus for sia amrilato?

Mi ne scias kial, sed miajn ekskoramikinojn mi ne plu volas retrovi, verdire ne ĉiujn, sed ja la plimulton.

Ili foje lasas min, mi foje lasas ilin...sed ĉiam ni rompiĝas aĉe ploro.gif

Kaj, tio ĉi igas min pensi: Kio do okazus se du Esperantistoj, kiuj estus en amrilato, disiĝus? Ĉu iu el ili ankaŭ forlasus la movadon ĉar ĝi memorigas pri la eksamat(in)o? Ĉu ambaŭ? Ĉu iu el vi jam spertis tion ĉi?
Mi jam vidis unu ekzemplon persone kaj bedaŭrinde, mi devas diri ke ŝajne unu el ili tute lasis la movadon. Estas iom malfeliĉe ĉar ili ambaŭ estas tre fluaj kaj kleraj esperantistoj.

بازگشت به بالا