לתוכן העניינים

Kion vi faras por promocii esperanto?

של jasonh117, 4 במרץ 2012

הודעות: 6

שפה: Esperanto

jasonh117 (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 02:21:14

Kion vi faras por promocii esperanto?

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 02:58:09

Mi pretigas revuon de la loka movado, mi vendis limonadon surstrate (Kun la flago malantaŭ ni). Mi ĝisdatigas ofte mian Fejsbukan statuson kaj mian Tujteron per esperantaj frazoj. Kaj eble mi iros al mia antikva lernejo por paroli pri Esperanto ridego.gif

darkweasel (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 10:07:51

Kion mi faru pri Esperanto? Promocii ĝin?

kefga_x (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 10:29:32

darkweasel:Kion mi faru pri Esperanto? Promocii ĝin?
Kompreneble, vi ja komprenas ilin. Kio estas pli ĝusta vorto? Ĉu estas reklami?

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 10:31:08

darkweasel:Kion mi faru pri Esperanto? Promocii ĝin?
Jes, de neoficiala lingvo al oficiala. okulumo.gif

Temas ĉi tie kompreneble pri "reklami".

sudanglo (הצגת פרופיל) 4 במרץ 2012, 12:12:15

Avancigi, antaŭenigi, propagandi, reklami, publici, akceptigi, rekonigi.

Elektu laŭ-plaĉe.

לראש הדף