Al la enhavo

pliaĝiĝi aŭ pli aĝiĝi

de Jorn644, 2012-marto-04

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:34:11

Ĉu pli bone estus diri:
pliaĝiĝi (unu vorto)
pli aĝiĝi (du vortoj)

Mi volas diri kun pliaĝiĝi:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unun jaron.

Bonvole korektu mi, se mi diris ion ne facile komprenebla..

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:45:41

Mi skribus tion unuvorte.

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:50:25

Dankon por via respondo, darkweasel.
Ĉu vi ankaŭ opinias ke la uzo de -n estas ĝusta?:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unuN jaroN.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:51:20

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:52:06

Jorn644:Dankon por via respondo, darkweasel.
Ĉu vi ankaŭ opinias ke la uzo de -n estas ĝusta?:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unuN jaroN.
Unu ne povas ricevi n-finaĵon, sed alie laŭ mi tio eblas.

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:57:54

Do: "Je mia naskiĝtago mi pliaĝiĝos unu jaroN"

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-04 20:59:58

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-04 21:12:06

Hyperboreus:Pro iu ajn motivo, "unu" nur povas ricevi n-finaĵon je la multnombro.
PMEG klarigas tion ĉe unujn.

Cetere, evidente je via naskiĝtago vi ne pliaĝiĝas unu jaron, sed nur unu tagon. rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-04 22:57:32

Imagu tion, ke la numeraloj postulus gramatikajn finaĵojn por marki objektan kaj pluralan rolon.

Tiam oni devus diri 'mi havas sesjn pomojn kaj dekjn oranĝojn'. Dankon, ne!

Reen al la supro