Till sidans innehåll

pliaĝiĝi aŭ pli aĝiĝi

av Jorn644, 4 mars 2012

Meddelanden: 9

Språk: Esperanto

Jorn644 (Visa profilen) 4 mars 2012 20:34:11

Ĉu pli bone estus diri:
pliaĝiĝi (unu vorto)
pli aĝiĝi (du vortoj)

Mi volas diri kun pliaĝiĝi:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unun jaron.

Bonvole korektu mi, se mi diris ion ne facile komprenebla..

darkweasel (Visa profilen) 4 mars 2012 20:45:41

Mi skribus tion unuvorte.

Jorn644 (Visa profilen) 4 mars 2012 20:50:25

Dankon por via respondo, darkweasel.
Ĉu vi ankaŭ opinias ke la uzo de -n estas ĝusta?:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unuN jaroN.

Hyperboreus (Visa profilen) 4 mars 2012 20:51:20

Forigite

darkweasel (Visa profilen) 4 mars 2012 20:52:06

Jorn644:Dankon por via respondo, darkweasel.
Ĉu vi ankaŭ opinias ke la uzo de -n estas ĝusta?:

Je mia naskiĝtago mi pli aĝiĝas unuN jaroN.
Unu ne povas ricevi n-finaĵon, sed alie laŭ mi tio eblas.

Jorn644 (Visa profilen) 4 mars 2012 20:57:54

Do: "Je mia naskiĝtago mi pliaĝiĝos unu jaroN"

Hyperboreus (Visa profilen) 4 mars 2012 20:59:58

Forigite

darkweasel (Visa profilen) 4 mars 2012 21:12:06

Hyperboreus:Pro iu ajn motivo, "unu" nur povas ricevi n-finaĵon je la multnombro.
PMEG klarigas tion ĉe unujn.

Cetere, evidente je via naskiĝtago vi ne pliaĝiĝas unu jaron, sed nur unu tagon. rideto.gif

sudanglo (Visa profilen) 4 mars 2012 22:57:32

Imagu tion, ke la numeraloj postulus gramatikajn finaĵojn por marki objektan kaj pluralan rolon.

Tiam oni devus diri 'mi havas sesjn pomojn kaj dekjn oranĝojn'. Dankon, ne!

Tillbaka till toppen