לתוכן העניינים

Esperanto/Montessori

של pauxleto, 6 במרץ 2012

הודעות: 8

שפה: Esperanto

pauxleto (הצגת פרופיל) 6 במרץ 2012, 03:35:50

Ĉu vi scias pri Montessori metodo?

http://www.montessoriesperanto.org/bonvenon.html

Ili unuiĝi Esperanto kun la Montessori metodo.

Kio vi opinias?

Paŭleto (baza)

-------------
De la retejo:

Montessori
Montessori estas respektema kaj sistema metodo kaj filozofio por edukado de infanoj kiel individuoj en lerna komunumo.
Montessoriaj infanoj evoluas sendependecon, respondecon, koncentriĝon, respekton, pacienco kaj, plej grave, amon al lernado.

Esperanto
Esperanto estas plej facila lingvo de la mondo kaj, krom angla, la plej multkultura. Infanoj kiuj lernas Esperanton kiel unua flua fremda lingvo estas funkcie dulingvaj frue kaj lernas aliajn lingvojn pli rapide. La regula naturo de esperanto kaj kultura fleksebleco, estas ideala por Montessori lernado.

mihxil (הצגת פרופיל) 6 במרץ 2012, 06:52:23

paŭleto: Kio vi opinias?
Mi opinias ke la kelkaj akuzativforgesoj je ilia hejmpaĝo ne vere helpas kredi pri la kvalito de ilia instruo.

pauxleto (הצגת פרופיל) 7 במרץ 2012, 10:05:11

miĥil:
paŭleto: Kio vi opinias?
Mi opinias ke la kelkaj akuzativforgesoj je ilia hejmpaĝo ne vere helpas kredi pri la kvalito de ilia instruo.
Amuze! lango.gif

Mi ne skribis la paĝon sed mi renkontos membron de la teamo ĉi vendredo. Mi povas diri al lin pri tio.

Ĉu vi povas doni ion ekzemplon de la akuzativforgesoj?

Dankon!

Paŭleto

mihxil (הצגת פרופיל) 7 במרץ 2012, 12:20:49

paŭleto: Ĉu vi povas doni ion ekzemplon de la akuzativforgesoj?
Ekzemple
' kiuj lernas Esperanton kiel unuan fluan fremdan lingvon '

Krome mi ete suferas pro la mencio de aferoj kies verecon oni povus pridubi. Ekzemple:

'Esperanto estas plej facila lingvo de la mondo kaj, krom angla, la plej multkultura.'

Ĉu vere? Ĉu ili ankaŭ instruus tiajn dubindaĵojn al la infanoj?

raffadalbo (הצגת פרופיל) 10 במרץ 2012, 18:07:19

Verdire, mi konsentas kun la retpaĝo, precipe kun la frazo:
Infanoj kiuj lernas Esperanton kiel unua flua fremda lingvo estas funkcie dulingvaj frue kaj lernas aliajn lingvojn pli rapide.
Sur tio baziĝas rideto.gif kalkaj peticioj por enigi la instruon de Esperanto en la unuagradajn lerneĵojn en Italio kaj en aliaj Europlandoj,

Kompreneble, bonaj intencoj ne sufiĉas; la instruistoj devas apliki korektan metodon kaj koni la temon.

Pri la metodo Montessori, mi havas kelkajn dubojn - sed mi ne konas bone ĝin.

sal.gif

mihxil (הצגת פרופיל) 10 במרץ 2012, 19:33:26

raffadalbo:Verdire, mi konsentas kun la retpaĝo, precipe kun la frazo:
Infanoj kiuj lernas Esperanton kiel unua flua fremda lingvo estas funkcie dulingvaj frue kaj lernas aliajn lingvojn pli rapide.
Laŭ mi ne vere estas afero de konsento. Io tia estas vera aŭ ne vera. Cetere povus esti ke estas vera. La propedaŭtika efiko de Esperanto ja kelkajn fojojn estis montrita.

Eugenija (הצגת פרופיל) 8 באפריל 2012, 13:29:37

Estas bona ideo. Sed kiel ĝin efektivigi?

EoMy (הצגת פרופיל) 8 באפריל 2012, 13:57:48

Bv legus chi tiun paĝon el ĉinio

לראש הדף