訊息: 20
語言: Esperanto
TatuLe (顯示個人資料) 2012年4月16日下午12:08:27
sudanglo:Tio okazas ĉe ĉia uzo de infinitivoj, ĉu ne?antoniomoya:"Dankon pro pretigi la matenmanĝon" ŝajnas al mi tre bona solvo al la demando de Jsorryman.Sed uzante tiun formulon oni tuj havas problemon esprimante kiu pretigis.
Oni facile, kaj tute konforme al la lingvaj kutimoj, povas diri mi dankis al ŝi pro ilia laboro sed oni apenaŭx povas diri mi dankis ŝin pro ili labori.
Mi tre ŝatas danci.
Mi tre ŝatas dancadon.
*Mi tre ŝatas ili danci.
Mi tre ŝatas ilian dancadon.
Bruso (顯示個人資料) 2012年4月16日下午4:25:47
sudanglo:Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月16日下午4:50:43
Bruso:Tion ni diskutis antaŭ nelonge - ĉiuokaze ĉiuj versioj de la Patro Nia, kiujn mi ĝis nun trovis, uzas vi por alparoli la dion.sudanglo:Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
Bruso (顯示個人資料) 2012年4月16日下午4:55:35
黄鸡蛋:Cidiri al Dio estas kutima en Eŭropaj lingvoj.Bruso:Kial "Ci"? Tio sonas al mi malpli ĝentila.sudanglo:Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月16日下午4:58:51
Bruso:Sed en Esperanto ne estas kutime cidiri al iu (aŭ io) ajn.黄鸡蛋:Cidiri al Dio estas kutima en Eŭropaj lingvoj.Bruso:Kial "Ci"? Tio sonas al mi malpli ĝentila.sudanglo:Ĉu Dio estas "Vi"? Ne "Ci"?
El la Nova Testamento: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj
jsorryman (顯示個人資料) 2012年4月16日下午8:28:40
jsorryman (顯示個人資料) 2012年4月17日上午3:36:07
"Ondo":Jes, ĝi estis precise tio, kion mi serĉis. Se mi nun komprenas ĝuste, nenia esprimon ekzistas en Esperanto. Tiu frazo estas konata konata en la Angla. Denove, mi dankas vin.
Eble vi serĉis esprimon similan al la Angla thank you for preparing.... La plej laŭvorta traduko de tia frazo estus Dankon por pretigi la matenmanĝon.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月17日上午5:30:32
jsorryman:Mi nun komprenas. Dankon, ĉiun!(ĉu dankoN ĉiuN pravas?)!Ne. Alvoko ne ricevas N-finaĵon.
sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月17日上午10:31:16
Tio okazas ĉe ĉia uzo de infinitivoj, ĉu ne?Ne en ĉiu kazo.
Ekz. Mi ŝatas vidi ilin danci
jsorryman (顯示個人資料) 2012年4月17日下午6:32:53