去目錄頁

Plibonigi vian Esperanton

Epovikipedio, 2012年3月8日

讯息: 10

语言: Esperanto

Epovikipedio (显示个人资料) 2012年3月8日下午10:27:04

Jen la esperantigo de kiel mi diris hieraŭ en la franca (ne la ĝusta). Jen du el multaj rimedoj por plibonigi sian vorttrezoron.

Ekzistas multe da kunigataj vortoj. Jen ekzemploj:

[LISTO]
kartludo
kolorkodo
helpo-paĝo
ĉefurbo (ĉefa urbo de regiono aŭ de lando)
vorttrezoro
ktp[/list]La dua estas vario de vortoj en frazoj. Jen ekzemplo en ĉi tiu dialogo:

Pietro kaj Paŭlo diskutas per telefono:

Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Hejme.

Mi rekomendas ke vi ne diru (indikita ruĝe):

Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Ĉe mi

Kial ? Ĉe mi ne ĉiam signifias "at", ĉar ĝi povas signifi "beside" aŭ "with". Hejme signifas "al domo" kaj precizigas ke Paŭlo estas en sia hejmo.

Ni ne devas forgesi hejmen, kiu signifias "al domo", sed kiu estas uzita kiam iu iras al sia domo. Jen unu ekzemplo:

La knabo iras hejmen ĉar li batis alian en lernejo.

Aliaj ekzemploj : ĉambre kaj laboreje.

rideto.gif Riĉigu vian vorttrezoron per vortoj rideto.gif

(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)

TatuLe (显示个人资料) 2012年3月8日下午11:21:03

Epovikipedio:(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)
sal.gifMi havas du komentetojn:
vortrezoro
Devus esti vorttrezoro, ĉar ĝi konsistas el vort + trezoro kaj ne vort + rezoro.
Jen du el tute rimedoj
Mi ne tute komprenas kion vi volas diri per "tute rimedoj". Ĉu "du el multaj rimedoj" aŭ "du el ĉiuj rimedoj", aŭ ion alian?

Epovikipedio (显示个人资料) 2012年3月8日下午11:44:06

TatuLe:
Epovikipedio:(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)
sal.gifMi havas du komentetojn:
vortrezoro
Devus esti vorttrezoro, ĉar ĝi konsistas el vort + trezoro kaj ne vort + rezoro.
Jen du el tute rimedoj
Mi ne tute komprenas kion vi volas diri per "tute rimedoj". Ĉu "du el multaj rimedoj" aŭ "du el ĉiuj rimedoj", aŭ ion alian?
Korektita.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月9日上午1:18:50

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月9日上午6:12:52

Hyperboreus:Alia rimedio:

Bonvolu ne uzi "sia" kiam la pronomo ne rilatas la subjekton de la ĉeffraxo; uzu "onia":

Jen du el multaj rimedoj por plibonigi onian vorttrezoron.
Ne, tie sia estas tute ĝusta, ĉar ĝi rilatas al la senca subjekto de la infinitivo:

rimedoj por plibonigi sian vorttrezoron = rimedoj, per kiuj oni povas plibonigi sian vorttrezoron

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月9日上午7:11:01

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月9日上午7:19:15

i-verbo neniam havas gramatikan, sed (preskaŭ) ĉiam sencan subjekton.

mi volas manĝi = mi volas ke MI manĝu
estas danĝere resti kun leono = estas danĝere, kiam ONI restas ĉe leono.
ktp - uzi "sia" oni ja povas se ĝi rilatas al la senca subjekto. lingva fakto, eĉ se vi pro iaj teoriaj konsideroj kontraŭas ĝin.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月9日上午7:26:21

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月9日上午10:59:56

Jen Esperantigo (eble ne tute korekta) de tio, kion mi afiŝis hieraŭ en la franca forumo.

Mi atentigas pri du metodoj (estas aliaj) per kiuj oni povas riĉigi sian esprimpovon.

1. Lerta kunmeto de vorto-elementoj, ekzemple: kartludo, kolorkodo, helpo-paĝo
ĉefurbo, vorttrezoro, ktp.

2. Variigo de vortoj en frazoj, ekzemple:

Pietro kaj Paŭlo diskutas per telefono:

Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Hejme. (ĉe-hejme)

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月9日下午12:42:29

回到上端